István Tömörkény

István Tömörkény [iŝtvAn tomorkEnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tömörkény István estis hungara verkisto, ĵurnalisto, etnografo, arkeologo, membro de Societo Petőfi (1906).

István Tömörkény
Persona informo
Naskiĝo 21-an de decembro 1866 (1866-12-21)
en Cegléd
Morto 24-an de aprilo 1917 (1917-04-24) (50-jaraĝa)
en Szeged
Tombo vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto
etnologo
verkisto
arkeologo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Skulptaĵo pri István Tömörkény
Memortabulo pri István Tömörkény

István Tömörkény naskiĝis [1] kiel Steingassner István la 21-an de decembro 1866 en Cegléd. Li mortis la 24-an de aprilo 1917 en Szeged.

Biografio

redakti

István Steingassner frekventis mezlernejojn en Szeged kaj Makó, tamen ne finis la lernadon pro financaj problemoj. Li laboris en apoteko inter 1882-1886, poste li aliĝis al stabo de gazeto. Tiam li prenis novan nomon pri proksima vilaĝo Tömörkény. En 1888 li soldatiĝis, kie li lernis serbe kaj germane. Poste denove li ĵurnaladis en Szeged. Baldaŭe li ricevis laborlokon en la biblioteko, kie li ricevis ankaŭ muzeajn taskojn. Tie li pristudis ankaŭ arkeologion kaj etnografion. En 1904 ĝismorte li estis direktoro de la biblioteko-muzeo, kie lia kunulo estis Ferenc Móra.

Verkaro (elekto)

redakti
  • Szegedi parasztok és egyéb urak (1893)
  • Vízenjárók és kétkezi munkások (1902)
  • Homokos világ (1910)
  • Célszerű szegény emberek (1922)

Memorigiloj

redakti
  • memortabuloj en Makó kaj Szeged
  • busto en Szeged
  • gimnazio en Szeged

Fontoj

redakti