Ferenc Móra
Ferenc MÓRA (19-a de julio 1879 en Kiskunfélegyháza - 8-a de februaro 1934 en Szeged) estis hungara verkisto, arkeologo kaj ĵurnalisto.
Ferenc Móra | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 19-an de julio 1879 en Kiskunfélegyháza | |
Morto | 8-an de februaro 1934 (54-jara) en Szeged | |
Tombo | Szeged Belvárosi Temetõ [#] | |
Lingvoj | hungara lingvo [#] | |
Ŝtataneco | Hungario [#] | |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd [#] | |
Familio | ||
Gefratoj | István Móra [#] | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • ĵurnalisto • verkisto de porinfana literaturo [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
VivoRedakti
Ferenc Móra naskiĝis en malriĉa familio. Li fariĝis diplomita instruisto pri geografio en Budapeŝto. La unuan jaron li instruis en Felsőlövő, poste li fariĝis ĵurnalisto en Szeged. Baldaŭ li okupiĝis ankaŭ pri bibliotekaj laboroj kaj pri arkeologio.
Ferenc Móra estis membro de Societo Kisfaludy kaj same membro de Societo Petőfi.
Plej gravaj verkojRedakti
En Esperanto aperisRedakti
- Kontraŭ la aŭroro (novelo) Hungara Antologio 1933
- Septembra memoro (novelo) Hungara Antologio 1983