Pál Farkas
Pál Farkas [farkaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Farkas Pál Péter estis hungara skulptisto, medalisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.
Pál Farkas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de julio 1947 (77-jaraĝa) en Szeged |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto instruisto |
Pál Farkas [1] naskiĝis la 1-an de julio 1947 en Szeged.
Biografio
redaktiPál Farkas abiturientis en 1965 en sia naskiĝurbo, poste li akiris pedagogian diplomon en Pedagogia Altlernejo Gyula Juhász en 1971 (lia majstro estis Antal Tápai). Post la diplomo li ekinstruis en Szekszárd, kie li vivas kontinue. Inter 1974–1977 li studis en Belarta Altlernejo de Budapeŝto (liaj majstroj estis József Somogyi kaj Béni Ferenczy), poste li instruis jam en Pedagogia Altlernejo Gyula Illyés. Inter 1990–2002 li estis katedrestro, en 1992 li ricevis la instruan rangon docento. Plej ofte li kreas skulptaĵojn el bronzoj, krome li kreas ankaŭ medalojn.
Li ricevis premiojn inter 1978-2003. Li edziĝis en 1970, poste 3 filinoj naskiĝis.
Elektitaj solaj ekspozicioj
redakti- Szekszárd (1973, 1978)
- Szeged (1974, 1977, 1980)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
redakti- Szeged (1971-1976)
- Szekszárd (1976)
- Stuttgart (1994)
Elektitaj skulptaĵoj
redakti-
Pál Jámbor (poeto)
-
János Háry (literatura figuro)
-
monumento pri akcidento
Elektitaj medaloj
redakti- Szentendre
- Ferenczy Béni 1890-1967
- Szilárd Leó és a Paksi Atomerőmű
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-10-10 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-10-10 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio