József Somogyi
József SOMOGYI [jOĵef ŝomodji], hungare Somogyi József (naskiĝis la 9-an de junio 1916 en Hungario, en Félszerfalva (nuntempa Hirm en Aŭstrio), mortis la 2-an de januaro 1993 en Budapeŝto) estis hungara skulptisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.
József Somogyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de junio 1916 en Hirm |
Morto | 2-an de januaro 1993 (76-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Óbuda Cemetery (en) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1936–1941) Czuczor Gergely Bencés Gimnázium (fr) (1935–1936) |
Okupo | |
Okupo | skulptisto universitata instruisto politikisto |
Biografio
redaktiJózsef Somogyi frekventis bazlernejon en Ráró, mezlernejon en Győr kaj Pápa, poste en pentrista lernejo de Vilmos Aba-Novák, fine Belartan Altlernejon en Budapeŝto, kie li lernis precipe de István Réti kaj Zsigmond Kisfaludi Strobl. Li aĝis 13, kiam li ekspoziciis en Győr, kie li konatiĝis kun Miklós Borsos. Inter 1945-1963 li instruis en mezlernejo, poste ĝis 1993 en la altlernejo, dume li havis taskojn en la politiko kaj en la eklezio. Li longe vivis en Tihany. Liaj verkoj estas videblaj en diversaj hungaraj muzeoj, ekzemple en Hungara Nacia Galerio kaj ankaŭ en placoj, stratoj. Li ricevis premion Kossuth en 1954, poste ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj solaj ekspozicioj (elekto)
redaktiLiaj grupaj ekspozicioj (elekto)
redaktiLiaj memoraj ekspozicioj (elekto)
redaktiVerkaro (elekto)
redakti- skulptaĵoj, ekzemple Oroszlán (Leono), Budapeŝto, Hungara Parlamentejo; Béke (Paco), Kazincbarcika 1956; skulptaĵoj por Teatro Madách 1961; Őzek (Kapreoloj), 1968, Szeged; Halászok (Fiŝistoj), 1971, Siófok; Sándor Petőfi 1973, Pápa; Mihály Vörösmarty, 1990, Sopron
- reliefoj
- tombaj skulptaĵoj
- monumentoj, ekzemple pri herooj en Miskolc, 1976
- memortabulo pri László Nagy
- skulptaĵetoj
- medaloj
- desegnaĵoj
Elektitaj disĉiploj
redakti- Júlia Albrecht
- Eszter Balás
- István Bencsik
- Lajos Bíró (skulptisto)
- Péter Csíkszentmihályi
- Pál Farkas
- Sándor Györfi
- György Jovánovics
- József Kampfl
- Zoltán Karmó
- Zsuzsa Katona
- Sándor Kligl
- Pál Kő
- Zsuzsa Lóránt
- Péter Márkus
- András Mohácsi
- Károly Ócsai
- Gusztáv Pálfy
- József Palotás (skulptisto)
- Andreas Papachristos
- Iván Paulikovics
- Gábor Benő Pogány
- József Rátonyi
- Sándor Rétfalvi
- György Szabó (skulptisto)
- Péter Szabolcs
- Péter Szanyi
- Zoltán Szentirmai
- Iván Szkok
- Hajnal Tordai
- Dávid Tóth
- Ferenc Trischler
- Ildikó Várnagy
- Miklós Veress (ceramikisto)
- Imre Veszprémi
- Ildikó Zsemlye
Memorigiloj
redakti- galerio en Pápa
- lernejo en Ásványráró