Péter Márkus
Péter Márkus [mArkuŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Márkus Péter estas hungara skulptisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.
Péter Márkus | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 29-an de aŭgusto 1956 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1982–1987) |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Péter Márkus [1] naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1956 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiPéter Márkus studis en Hungara Belarta Universitato inter 1982-1987. Lia ĉefinstruisto estis József Somogyi. Li aliĝis al studio Lajos Vajda en Szentendre. Inter 1989-1993 li havis stipendiojn, inter 1997–1999 li instruis en arta mezlernejo en Budapeŝto, poste en Universitato Janus Pannonius. Li kreas kaj konvenciajn kaj abstraktajn skulptaĵojn, krome li restaŭradas freskojn. Li ricevis premiojn inter 1986-2002.
Elektitaj solaj ekspozicioj
redakti- Balassagyarmat (1989)
- Budapeŝto (1990, 1997)
- Szentendre (1998)
- Sopron (2003)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
redakti- Pécs (1984-1999)
- Budapeŝto (1988, 1992, 1999
- Nyíregyháza (1997)
- Eisenstadt (2005)
Elektitaj skulptaĵoj
redakti- Hermes-puto, Tulln an der Donau (1994)
- Ladislao la 1-a (Hungario), Halásztelek (1996)
- Emeriko de Hungario, Mezőkövesd (2002)
- Albert Szent-Györgyi, Balassagyarmat
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-09-07 per la retarkivo Wayback Machine