Sándor Rétfalvi
Sándor Rétfalvi [ŝAndor rEtfalvi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rétfalvi Sándor estis hungara skulptisto, medalisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.
Sándor Rétfalvi | |
---|---|
Sándor Rétfalvi 2002. | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 31-an de majo 1941 en Aknaszlatina (Hungara reĝlando) |
Morto | 27-an de junio 2021 en Pécs |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | skulptisto • lektoro |
Sándor Rétfalvi [1] naskiĝis la 31-an de majo 1941 en Aknaszlatina (Hungara reĝlando (nuntempa Solotvino en Ukrainio) kaj mortis la 27-a de junio 2021.
Biografio redakti
Sándor Rétfalvi akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1964. Liaj plej gravaj instruistoj estis József Somogyi, Pál Pátzay kaj Iván Szabó (skulptisto). Post la diplomo li tuj ricevis stipendion (poste en 1974 kaj 1980). Ekde la lernojaro 1964 li ekinstruis en arta mezlernejo de Pécs, inter 1968 kaj 1976 li estis vicdirektoro. En 1967 li partoprenis en establo de skulptista kolonio en Villány. Ekde 1982 li instruis en Universitato Janus Pannonius, ekde 1989 en rango docento, ekde 2000 katedrestro. Li ricevis premiojn inter 1978-2002. Li havis edzinon, sed li vidviĝis.
Elektitaj solaj ekspozicioj redakti
- Pécs (1965, 1968, 1972)
- Székesfehérvár (1972, 1974)
- Arthalo Budapeŝto (1974)
- Budapeŝto (1977, 1984, 1997)
- Nagykanizsa (1977)
- Romo (1980)
- Hamburgo (1985)
- Kolonjo (1989)
- Zagrebo (1996)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj redakti
- Arthalo Budapeŝto (1978)
- Prago (1980)
- Hamburgo (1982, 1999)
- Bazelo (1989)
- Bukareŝto, Moskvo (2007)
Elektitaj simpozioj redakti
Elektitaj skulptaĵoj redakti
-
Spacodisigilo en Pécs
-
Tombo de Janus Pannonius
-
Viro kun lokomotivo
-
Virino kun valoraĵoj
Elektitaj medaloj redakti
- "MÉE VII. Vándorgyűlése Pécs 1976 / A mohácsi csata 450. évfordulójára" (1976, arĝenta memormedalo)
- "Pécsi dóm" (bronza medalo)
- "Máriagyűd 1148-1998" (1998, bronza memormedalo)
- Janus Pannonius (1973, memormedalo)