Malfermi la ĉefan menuon

Sándor Györfi

hungara skulptisto kaj medalisto

Sándor Györfi [ŝAndor djorfi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Györfi Sándor estas hungara skulptisto, medalisto. Lia familia nomo kelkloke aperis en eraraj formoj Győrffy aŭ Győrfi. Lia frato estas Lajos Győrfi, same skulptisto

Sándor Györfi
Persona informo
Naskiĝo 28-an de majo 1951 (1951-05-28) (68-jara)
en Karcag
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Lajos Győrfi
Profesio
Profesio skulptisto • medalisto
Information icon.svg
vdr
Debuta skulptaĵo de Sándor Györfi: busto pri János Damjanich

Sándor Györfi [1] naskiĝis la 28-an de majo 1951 en Karcag.

BiografioRedakti

Sándor Györfi frekventis industriartan gimnazion en Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1978. Liaj plej gravaj instruistoj estis Sándor Mikus kaj József Somogyi. Inter 1978-1981 li havis stipendion. Post la diplomo li kreis skulptaĵojn en sia naskiĝurbo en propra ateliero, sed kelkfoje ankaŭ en Nyíregyháza. Por Karcag li kreis 12 skulptaĵojn. Li ricevis premiojn ekde 1978, premion Kossuth en 2018.

Elektitaj skulptaĵojRedakti

FontojRedakti