Karcag
Karcag estas urbo en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en Distrikto Karcag, kies centro estas. La loknomo devenas el la kumana, signifanta vulpo.
Karcag | ||
---|---|---|
Flago | Blazono | |
Koordinatoj | 47° 19′ N, 20° 56′ O (mapo)47.31666666666720.933333333333Koordinatoj: 47° 19′ N, 20° 56′ O (mapo) [+] | |
Areo | 36 km² (3 600 ha) | |
Loĝantaro | 20 163 | |
Horzono | Mezeŭropa tempo, UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | |
Poŝtkodo | 5300 | |
Telefona antaŭkodo | 59 | |
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
SituoRedakti
Karcag situas dumvoje inter Debrecen kaj Szolnok kaj fervoje, kaj voje, krome estas ne tro for de Hortobágy. Kisújszállás troviĝas 17, Kenderes 25, Debrecen 63, Szolnok 68, Budapeŝto 167 km.
HistorioRedakti
Oni trovis arkeologiaĵojn jam el la kuprepoko en la nunaj kampoj. En la 13-a jarcento kumanoj ricevis permeson loĝadi tie. La komunumo iĝis centro de kumanoj, sed la loknomo aperis unuafoje nur en 1506 en formo Karcagújszállás (=Karcag-nova-tranoktejo), kiu aludas tion, ke ĝi estis refondita. Dum dominado de la turkoj la komunumo kelkfoje estis detruita. Post fino de turka erao la Habsburgoj ne agnoskis iaman aŭtonomion de kumanoj, tial la loĝantoj iĝis servutuloj. Karcag iĝis kampurbo kaj ĝis la nuno ĉirkaŭe situas multe da solaj farmodomoj.
FamulojRedakti
- en Karcag naskiĝis kaj mortis:
- en Karcag naskiĝis:
- István Györffy (etnografo)
- geografo Bálint Csatári
- Béla Csákány (matematikisto)
- skulptistoj Lajos Győrfi kaj Sándor Györfi
- Gábor Szabó (inĝeniero)
- Margit Sebők (1939), instruisto (tamen supozeble en Berekfürdő)
- János Gergely (kuracisto)
- kemiisto Avram Hershko
- ministroj Lajos Czinege, Sándor Fazekas kaj Mihály Varga
- pentristoj Tibor Bráda kaj György Somogyi
- politikistoj László György Lukács kaj Lajos Oláh
- popolkantisto Irén Lovász
- en Karcag mortis:
- skulptisto Lajos Papi