Tibor Bráda
Tibor BRÁDA, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bráda Tibor estIs hungara pentristo, vitralisto, altlerneja instruisto.
Tibor Bráda | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de septembro 1941 en Karcag |
Morto | 31-an de aŭgusto 2022 (80-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1960–1967) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Tibor Bráda [1] naskiĝis la 18-an de septembro 1941 en Karcag kaj mortis la 31-an de aŭgusto 2022.
Biografio
redaktiTibor Bráda abiturientis en industriarta mezlernejo en Budapeŝto, lia ĉefinstruisto estis Lajos Ujváry. Li studis en Belarta Altlernejo inter 1960-1967. Liaj majstroj estis Gyula Pap, Simon Sarkantyu kaj Lajos Szentiványi (pentristo). Li ricevis stipendion inter 1969 kaj 1971, poste li ekinstruis en la altlernejo. Li ricevis la instruan rangon docento en 1987. Li ricevis premiojn inter 1980-2002. Li havas edzinon, kiu naskis 2 filinojn.
Elektitaj solaj ekspozicioj
redakti- Ráckeve (1971)
- Budapeŝto (1974, 1981, 1992, 1996)
- Hatvan (1980)
- Karcag (1982)
- Kaposvár (1987)
- Heidelberg (1991, 1996)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
redakti- Arthalo Budapeŝto (1968, 1977, 1984, 1988)
Elektitaj pentraĵoj
redakti- Egy rossz álom (1975)
- Lulu bácsi (1978)
- Család (1980)
Elektitaj karbodesegnaĵoj
redakti- Petőfi portré (1980)
- Éjszaka (1980)
- Sárkányrepülős (escepte tuĉodesegnaĵo)
Elektitaj vitraloj
redakti- A tűz története (Baziliko de Sárospatak, 2014)
- Pintyőke cirkusz világszám (Karcag-Berekfürdő, 2015)
- Vajk megkeresztelése, Szent László vizet fakaszt, A napkeleti bölcsek imádása, Szent György, Angyali üdvözlet (Preĝejo Sankta Ladislao (Kőbánya) 2001-2002, ĉiuj restaŭradoj de vitraloj en 1899)
Elektitaj disĉiploj
redaktiFontoj
redakti- hungarlingva membiografio kun foto Arkivigite je 2016-04-03 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto kaj bildoj
- hungarlingva biografio kun foto kaj bildoj
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2019-01-16 per la retarkivo Wayback Machine