Ráckeve
Ráckeve [rAckeve] estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Ráckeve, kies centro ĝi estas. Keve estas serba urbo, el kiu alvenis rifuĝintoj en la 15-a jarcento. Rác estas hungara sinonimo de serbo.
Ráckeve | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Serba preĝejo en Ráckeve
| |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hungario | ||
Regiono | Meza Hungario | ||
Departemento | Pest | ||
Distrikto | Ráckeve | ||
Adreso | Szent István tér 4
2300 Ráckeve | ||
Poŝtkodo | 2300 | ||
Telefonkodo | (+36) 24 | ||
Kodo laŭ KSH | 17260 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro (ekde 2014) | József Szadai[1] (senpartia) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 9 960 (1-a de januaro 2015)[2] | ||
Loĝdenso | 155,47 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 10′ N, 18° 57′ O (mapo)47.16111111111118.945555555556Koordinatoj: 47° 10′ N, 18° 57′ O (mapo) | ||
Areo | 64,09 km² (6 409 ha) | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Situo Redakti
Ráckeve situas grandparte en Danuba insulo Csepel [ĉepel], sur ebenaĵo. Malgranda parto troviĝas ankaŭ maldekstra bordo de Danubo. Tie finiĝas interloka tramo el Budapeŝto, sur la Danubo ekskursoŝipoj trafikas. Estas ponto tra la Danubo, krome estas flankovojoj. Budapeŝto troviĝas 40 kilometrojn.
Historio Redakti
En la 15-a jarcento alvenis serboj. Militestro Eŭgeno de Savojo post reokupo de Buda ricevis tutan insulon Csepel, kiu venigis germanojn. La vilaĝo estis distriktejo en la 19-a kaj 20-a jarcentoj. La komunumo dum la reĝlando estis distriktejo, iĝis urbo en 1989.
Vidindaĵoj Redakti
- Urbodomo de Ráckeve
- Kastelo de Ráckeve el la 18-a jarcento
- Ponto Árpád el 1896
- Ortodoksa serba Preĝejo de Ĉieliro de Maria (Ráckeve) el 1487
- Romkatolika Kirko Johano Baptisto (Ráckeve) de 1799, la turo estas 47 metrojn alta
- Novgotika Kalvinana preĝejo (Ráckeve) el 1913
Famuloj Redakti
- en Ráckeve naskiĝis:
- en Ráckeve mortis:
- meteologiisto Endre Héjjas
- pentristo László Patay
- István Szegedi Kis, kalvinana episkopo
Ĝemelurboj Redakti
Referencoj Redakti
- ↑ Ráckeve települési választás eredményei (hungare) (html). Országos Választási Iroda (2010-10-03). Alirita 2012-01-15.
- ↑ Magyarország közigazgatási helynévkönyve, 2015. január 1. (magyar és angol nyelven). Központi Statisztikai Hivatal, 2015. szeptember 3. (Hozzáférés: 2015. szeptember 4.)