László Patay
László Patay [lAslO patai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Patay László estis hungara pentristo, altlerneja instruisto, membro de Hungara Belarta Akademio (1996) kaj Academia Europaea (1994).
László Patay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 2-an de majo 1932 en Komárno (Ĉeĥoslovakio) |
Morto | la 10-an de januaro 2002 en Ráckeve (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
László Patay [1] naskiĝis la 2-an de majo 1932 en Komárno (Ĉeĥoslovakio), li mortis la 10-an de januaro 2002 en Ráckeve (Hungario).
Biografio
redaktiLászló Patay apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li frekventis benediktanan gimnazion en Győr, poste li akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1956. Liaj plej gravaj instruistoj estis Géza Fónyi, István Szőnyi kaj Jenő Barcsay. Dum la studentaj jaroj li edziĝis, inter 1955-1958 3 gefiloj naskiĝis. En 1957 helpe de stipendio li studvojaĝis al Parizo. En 1963 li vidviĝis, poste li denove edziĝis. Inter 1970 kaj 1992 li instruis en la menciita altlernejo, kie li estis docento en 1974, katedrestro en 1983. En 1973 li translokiĝis el Budapeŝto al Ráckeve. Li ricevis ankaŭ eksterlandajn premiojn. En 1992 li emeritiĝis.
El solaj ekspozicioj
redakti- Bukareŝto (1953)
- Arthalo Budapeŝto (1965, 1976)
- Moskvo (1969)
- Havano (1975)
- Teatro József Attila (1978)
- Eindhoven (1981)
- Ráckeve (1982, 1990, 1994, 1997)
- Ópusztaszer (2000)
El kolektivaj ekspozicioj
redakti- Venecia Bienalo (1976)
- Sofio (1976, 1979)
- Arthalo Budapeŝto (1989)
Elektitaj pentraĵoj
redakti- Alvó (1967)
- Tárgyalás (1985)
- Memento (1989)
- A kereten túl (1996)
- Önarckép
- Kilenclyukú híd
- Apály
Elektitaj grandaj pentraĵoj
redakti- Eger, geedziĝa ĉambro, (fresko, 1965)
- Preĝejo Ĉieliro de Maria (Vár), (1967, restaŭrado)
- Parlamentejo (Budapeŝto) (1977, sekpentraĵo)
- Vota Katedralo de Szeged (1980, sekpentraĵo)
- Parlamentejo (Budapeŝto) (1984, sekpentraĵo)
- Vota Katedralo de Szeged (1999, sekpentraĵo)