László Morvay
László Morvay [lAslO morvai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Morvay László estis hungara grafikisto, emajlisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto, poeto. Lia tre ofta familia nomvarianto estis Morvai (laŭ la tombosurskribo Morvay).
László Morvay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de septembro 1947 en Esztergom |
Morto | 1-an de marto 2004 (56-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 42/1-A-41 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Károly Eszterházy (–1974) ![]() |
Okupo | |
Okupo | grafikisto poeto ![]() |

László Morvay [1] naskiĝis la 4-an de septembro 1947 en Esztergom, li mortis la 1-an de marto 2004 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiLászló Morvay akiris diplomon en Pedagogia Altlernejo Ho Chi Minh en 1974, plian diplomon en Belarta Altlernejo en 1986. Liaj plej gravaj instruistoj estis László Patay kaj Tibor Bráda. Li debutis en ekspozicio jam post la unua diplomo. Inter 1979 kaj 1982 li instruis en industriarta mezlernejo en Budapeŝto, inter 1983–1994 en Scienca Universitato Janus Pannonius. Ekde la 1980-aj jaroj li komencis okupiĝi ankaŭ pri emajlotekniko. Li ricevis premiojn inter 1978-1995. Li eldonis ankaŭ kelkajn poemlibrojn.
Elektitaj solaj ekspozicioj
redaktiElektitaj artaĵoj
redakti-
emajlo, 2003
-
Soroksár, 1998
-
Infanĝardeno en Soroksár
-
Infanĝardeno en Soroksár
Elektitaj libroj
redakti- és oly ritkán (poemoj, bildoj, 1997)
Fontoj
redakti- hungarlingva teksto kun foto
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]