János Pauer (episkopo)

hungara katolika sacerdoto

János Pauer [jAnoŝ paŭer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pauer János estis hungara pastro, episkopo, instruisto, teologo, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1858).

János Pauer
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1814 (1814-08-01)
en Ráckeve
Morto 15-an de majo 1889 (1889-05-15) (74-jaraĝa)
en Székesfehérvár
Tombo Baziliko de Székesfehérvár
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo
vdr

János Pauer [1] naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1814 en Ráckeve. Li mortis la 15-an de majo 1889 en Székesfehérvár.

Biografio redakti

János Pauer frekventis lernejon komence en Székesfehérvár, poste en Pest (urbo), fine en Romo. Li pastriĝis en 1838. Komence li ricevis taskojn en Székesfehérvár, poste en Pest, fine li revenis al Székesfehérvár por instrui. Baldaŭe li laboris en la episkopa administrado. Li ricevis diversajn ekleziajn rangojn, interalie li estis abato en 1862, episkopo en 1878. Li ricevis premion en 1877. Li apogis ekzemple la Nacian Muzeon.

Verkaro (elekto) redakti

  • Az egyházi rend érdeme Magyarország történetében. Árpádok időszakától korunkig (1847) - premiita verko
  • Vita praesulum Alba-Regalensium (1853)
  • A székesfehérvári szegények és betegek intézetének története (1864)
  • A régészeti gyűjtemények jelentősége (1874)
  • De anno jubilari elevati corporis Sct. Stephani I-mi regis Hungariae apostolici (1883)

Fontoj redakti