Sándor Csikos [ŝAndor ĉikoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csikos Sándor estas hungara aktoro, instruisto. Liaj maloftaj familiaj nomvariantoj estis Csíkos; Csikós.

Sándor Csikos
Sándor Csikos
Sándor Csikos
Persona informo
Naskiĝo 28-an de oktobro 1941 (1941-10-28) (82-jaraĝa)
en Karcag
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Fazekas Mihály Gimnázium • Universitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo aktoroteatrestroteatra reĝisoro
vdr

Sándor Csikos[1][2] naskiĝis la 28-an de oktobro 1941 en Karcag.

Biografio redakti

Sándor Csikos maturiĝis en gimnazio en Debrecen, poste li akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1965. Lia ĉefinstruisto estis Zsuzsa Simon. Li komencis sian aktoran karieron en Nacia Teatro (Miskolc). Inter 1969‒1972 li estis membro de malgranda teatro en Budapeŝto, poste de Teatro Csokonai (Debrecen), en la teatra jaro 1974 de Teatro Kisfaludy. Li revenis al Teatro Csokonai (1975–1984), poste li estis aktoro de Teatro de Nyíregyháza (1984–1993, en la lastaj jaroj li estis ankaŭ teatrestro), fine li denove revenis al Teatro Csokonai. En 2009 li akiris sciencan gradon DLA en la universitato (pli frue menciita kiel altlernejo). Inter 1979–1984 li instruis en aktorstudio de Debrecen, baldaŭ li instruis en la sama urbo en gimnazio. Li ricevis premiojn inter 1987-2017, eĉ premion Kossuth en 2022.

Liaj teatraj roloj (elekto) redakti

Liaj kinaj filmaj roloj (elekto) redakti

  • Sodrásban (1964) - Laci
  • Plusz-mínusz egy nap (1973)
  • És mégis... (1991)
  • Liberté '56 (2007) - Pál Maléter
  • Karácsonyi Fény (mallonga filmo, 2018) - onklo Johano

Liaj televidaj filmaj roloj (elekto) redakti

  • Fejezetek a Rákóczi-szabadságharcból (serio, 1977)
  • Pénzt Marijának (1980) - revizoro
  • A küszöbön (1990) - Zoltán
  • Kisváros (serio, 1999-2001) - kemiisto; Patkós
  • Ádvent a Hargitán (2017) - Vencel Bódi

Fontoj redakti

Referencoj redakti