Malfermi la ĉefan menuon
Produktaĵo de la Malgranda Teatro.

La mevo (ruse Чайка, Ĉajka, ankaŭ La laro) estas teatraĵo fare de la rusa dramaturgo Anton Ĉeĥov, verkita en 1895 kaj unuafoje prezentita en 1896. 'La mevo' estas ĝenerale konsiderata la unua el liaj kvar ĉefaj teatraĵoj. Ĝi teatrigas la romantikajn kaj artajn konfliktojn inter kvar roluloj: la fama konservismeca mezklera rakontisto Boris Trigorin, la naiva Nina, la eksmodiĝinta aktorino Irina Arkadina, kaj ŝia filo la simbolisma dramaturgo Konstantin Treplev.

Kvankam la rolulo de Trigorin estas konsiderata kiel la plej granda vira rolulo de Ĉeĥov , kiel ĉe aliaj longaj teatraĵoj de Ĉeĥov, ankaŭ La mevo baziĝas sur korusa rolularo de diversaj, tutdisvolvigitaj roluloj. Kontraste al la melodramo de la precipa tendenco de la teatro de la 19a jarcento, oni ne montras sur scenejo stridajn agojn (kiaj tiuj de klopodoj por memmortigo fare de Konstantin. La roluloj tendencas paroli ĉirkaŭire anstataŭ rekte al la feroj; alivorte, ties linioj estas plenaj je kio estas konata en teatra praktiko kiel subteksto,[1] aŭ teksto kiu ne estas parolata laŭte.

La premiera vespero de la unua produktaĵo okazis fama malsukceso. Vera Komisarĵevskaja, ludanta Nina, estis tiom timigita pro la malmikeco de la ĉeestantoj ke ŝi perdis sian voĉon.[2] Ĉeĥov eliris el la seĝaro kaj estis la du lastajn aktojn interkulise. Kiam subtenantoj verkis al li ke la produktaĵo poste iĝis sukceso, li supozis, ke ili klopodis nur esti ĝentilaj.[2] Kiam Konstantin Stanislavski, nome la fama rusa teatristo tiama, reĝisoris ĝin en 1898 por sia Moskva Arta Teatro, la teatraĵo estis sukceso. La produktaĵo fare de Stanislavski de La mevo iĝis "unu el la plej grandaj eventoj en la historio de la rusa teatro kaj unu el la plej grandaj novaj disvolviĝoj en la historio de la tutmonda teatro."[3]

La agado okazas en kampara bieno, kie multaj roluloj koincidas.

AktojRedakti

En la unua akto oni prezentas tradician strukturon de teatro ene de teatro, ĉar oni ludas teatraĵon de juna verkisto Konstantin, kiun ĉefe lia patrino, eksmodiĝinta aktorino Arkadina, mallaŭdas. Do la verko enhavas ankaŭ literaturan kritikaron. Tria ingredienco estas la senfina serio de nekorespondataj amoj de kelkaj roluloj kiuj amas tiun kiu amas alian.

En la akto dua, plue oni parolas pri la vivo de verkado. Konstantin siaflanke estis pafinta mevon, kiun Trigorin proponas kiel temo por verko, kiel metaforo de junulino kiu vivas ĉelage feliĉe ĝis venas pafanto. En la akto tria Konstantin estis klopodante memmortigon. Sekvas diversaj diskutoj. Kvankam Trigorin kaj Arkadina estas geamantoj kaj planas jam foriri, Nina konfesas al li sian amon kaj decidon pluigi ĝin en Moskvo.

La akto kvara okazas vintre post du jaroj. Oni parolas pri la vivo de la diversaj roluloj dum tiuj du jaroj. Dum aliaj ludas bingon Konstantin verkas kaj ricevas viziton de Nina, kiu parolas pri sia vivo, kompare al la mevo pri kiu oni parolis en akto dua. Post reveno de la ludintoj, Konstantin pafas sin.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Benedetti (1989, 26)
  2. 2,0 2,1 Chekhov (1920); Letero al A. F. Koni, 11a de Novembro 1896. Disponebla rete ĉe la Projekto Gutenberg.
  3. Rudnitsky (1981, 8).