Tri fratinoj (ruse Три сестры) estas teatraĵo (dramo) de la rusa aŭtoro Anton Ĉeĥov. Ĝi estis verkita en 1900 kaj por la unua fojo surscenigita en 1901 je la Moskva Arta Teatro. La teatraĵo kelkfoje estas menciata en la listeto de plej bonaj teatraĵoj de Ĉeĥov, kune kun Ĉeriza ĝardeno, La mevo kaj Onklo Vanja.

Три сестры
dramatic work
Aŭtoroj
Aŭtoro Anton Ĉeĥov
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 1901
Ĝenro dramo
Loko de rakonto Rusio
vdr
Stanislavski kiel Verŝinin en la Tri fratinoj

La fratinoj Prozorov — Maŝa, Olga kaj Irina — vivas kun sia frato Andrej, en kampardomo de interna Rusio. Unu jaron post la morto de la patro, finas la funebro, kaj la familio fidís en la komenco de nova vivo en Moskvo, kie pasis ilia infanaĝo. Ili jam havis sufiĉe de sia situacio nuntempa: Olga, fraŭlino kiu ne trovas edzon; Maŝa, edzino de iama instruisto, kiun ŝi konsideras kiel mezulon; kaj Irina, la plej juna kiu ankoraŭ kredas en la estonteco.

Vidu ankaŭ redakti