Sinagogo de Karcag
La sinagogo en Karcag estas impona historia monumento de la urbo.
Sinagogo de Karcag | |||
---|---|---|---|
sinagogo | |||
Lando | Hungario vd | ||
Situo | Karcag | ||
Situo | |||
Geografia situo | 47° 19′ 9″ N, 20° 55′ 41″ O (mapo)47.31920535066720.927960979166Koordinatoj: 47° 19′ 9″ N, 20° 55′ 41″ O (mapo) | ||
| |||
Historio redakti
En Karcag ĉirkaŭ 1848 komencis loĝi judoj. Ili formis eklezian grupon en 1855. Iam estis konstruita preĝdomo, la nun videbla sinagogo estis konstruita en la jaroj 1898 kaj 1899 en la sama loko. La grupo havis ankaŭ lernejon kun 3 lernoĉambroj apude ekde 1866. Dum la holokaŭsto martiriĝis 448 homoj, pli, ol la duono de judoj en Karcag. Poste en la sinagogo okazis diservoj nur en la gravaj festoj. Tamen la grupo zorgas kaj pri la sinagogo kaj pli la juda tombejo. La iama juda lernejo jam neniiĝis.
Konstruaĵo redakti
La sinagogo situas en korto ĉe stratangulo. La fasado estas simetria, meze estas la ĉefenirejo, apude po unu enirejoj. La konstruaĵo konsistas el du partoj, antaŭ la etaĝa ĉefkonstruaĵo estas videbla triopa reliefanta antaŭkonstruaĵo. La meza parto estas etaĝa, la apudaj 2 teretaĝaj kaj iomete relifas malpli, ol la meza parto. Plejparto de la fenestroj similas al simbolaj homfiguroj. Interne en 3 flankoj galerioj etendiĝas, kiujn ferkolonoj tenas.
Fontoj redakti
Vidu, aŭdu ankaŭ (hungare) redakti
- filmo pri festa evento en la sinagogo (en la retejo Jutubo)