Gábor Szabó (inĝeniero)

Gábor Szabó [sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Gábor estas hungara inĝeniero, profesoro. Lia nomvarianto estas Keszthelyi-Szabó Gábor [kestheji-sabO].

Gábor Szabó [1] naskiĝis la 16-an de aprilo 1953 en Karcag.

Biografio redakti

Gábor Szabó studis en nutraĵteknologia universitato en Moskvo inter 1971–1976, poste li akiris maŝininĝenieran diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1976. Inter 1980–1982 li daŭris la lernadon en la laste menciita universitato, kie li akiris plian ekonomian diplomon en 1982. En la sekva jaro li doktoriĝis pri hortikulturo. Jam en 1976 li ekinstruis en altlernejo de Szeged, ekde 2003 en Scienca Universitato de Szeged. Li kandidatiĝis en 1988, li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio en 2008. Li estis katedrestro ekde 1989, vicrektoro inter 2000-2003, poste rektoro ĝis 2010. Li studvojaĝis al Ateno (2002), Leuven (2003), Dublino (2004).

Li ricevis diversajn premiojn (ankaŭ eksterlandan) ekde 1996. Li okupiĝas pri rilatoj inter nutraĵoj kaj mikroondo, fridigitaj nutraĵoj. Li havas edzinon.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Designed Experiments for Reducing Antinutritive Agents in Soybean by Microwave Energy (1997) - kunaŭturo
  • Aero-vibrofluidizációs agglomeráló berendezés mikrohullámú szárító egysége (2002) - kunaŭturo
  • Recent Developments of Combined Microwave-assisted Hot-Air Vibrfluidised Bed Dryer with Homogenius Distribution of Electromagnetic Field (2003) - kunaŭturo

Fontoj redakti