Kisújszállás
Kisújszállás [kiŝu:jsa:lla:ŝ] estas urbo en Hungario, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en regiono Norda Ebenaĵo, en Distrikto Karcag.
Kisújszállás | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 5310 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 9 869 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 48 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 13′ N, 20° 46′ O (mapo)47.21666666666720.766666666667Koordinatoj: 47° 13′ N, 20° 46′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 205,27 km² (20 527 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Kisújszállás [+] | |||||
Geografio
redaktiKisújszállás situas sur ebenaĵo inter la riveroj Tiso kaj Körös, inter urboj Karcag kaj Túrkeve, 50 km oriente de Szolnok.
Historio
redaktiKisújszállás estas loĝata ekde la 13-a jarcento fare de kumanoj. Ĝia nomo estis ĝis la 15-a jarcento Péterszállás, poste Kisújszállás. Ĝi senhomiĝis dum la turka okupado, rehomiĝis ekde 1717.
La vilaĝo iniciatis en 1754 unuan reguligon de la Tiso, la akvodigo pretiĝis je 1786, kiu ebligis disvastiĝon de la agrikulturo. Kisújszállás akiris ekde 1807 rangon de kampurbo kaj foirurbo.
Famuloj
redaktiEn la gimnazio instruis János Arany kaj lernis Zsigmond Móricz. En Kisújszállás naskiĝis:
- agronomo Márton Herczegh
- János Balázs (aktoro)
- biologo Lajos Ferenczy
- geografo Sándor Somogyi
- kalvinana pastro Sándor Ladányi
- kemiistoj Olivér Kaposi kaj István Soós
- ministro Gergely Szabó
- pentristo Móric Gábor
- skulptisto Lajos Papi
- ŝakisto Gedeon Barcza
- Lajos Hegedűs (teatrestro)
- verkisto István Csukás.
En Kisújszállás mortis advokato Béla Herczegh.
Vidindaĵoj
redakti- impona Urbodomo de Kisújszállás
- Kalvinana preĝejo (Kisújszállás)
- romkatolika preĝejo Nomo de Sankta Maria (Kisújszállás)
- kuracbanejo
Esperanto
redaktiEstas delegito de UEA tie.