Móric Gábor
Móric Gábor, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gábor Móric estis hungara pentristo, ilustristo, altlerneja instruisto.
Móric Gábor | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskonomo | Geiringer Móric | |
Naskiĝo | 20-an de marto 1889 en Kisújszállás | |
Morto | 12-an de septembro 1986 (97-jara) en Budapeŝto | |
Tombo | Tombejo Farkasrét [#] | |
Ŝtataneco | Hungario [#] | |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato [#] | |
Profesio | ||
Okupo | ilustristo • pentristo [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Móric Gábor [1] Arkivigite je 2018-06-12 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 20-an de marto 1889 en Kisújszállás, li mortis la 12-an de septembro 1986 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
Móric Gábor devenis el juda familio. Li studis en Reĝa Belarta Altlernejo en la lernojaroj 1906 kaj 1907. Liaj plej gravaj instruistoj estis Bertalan Székely, Pál Szinyei Merse kaj Ede Balló. Li plulernis en Nacia Altlernejo de Belartoj en Parizo, lia ĉefinstruisto estis Fernand Cormon. Post siaj studoj li studvojaĝis al Italio, Germanio, Aŭstrio, poste li estis portretisto en Usono kaj Nederlando. En 1913 li hejmenvenis kaj pentradis en Budapeŝto. Jam en 1911 liaj karikaturoj estis videblaj en hungaraj gazetoj. Inter 1945-1948 li instruis en la Industriarta Altlernejo. Li pentradis precipe pejzaĝojn, aĵpentraĵojn, portretojn, malofte li kreis vitralojn kaj medalojn.
Lia portreto ricevis premion en 1922, li mem en 1979 kaj 1981. Li havis edzinon.
El solaj ekspoziciojRedakti
- Amsterdamo, Londono (1932)
- Amsterdamo (1938)
- Hódmezővásárhely (1961, 1976, 1984)
- Budapeŝto (1962, 1978)
- Karcag (1986)
El kolektivaj ekspoziciojRedakti
- Arthalo Budapeŝto (1906, 1950, 1955, 1975, 1979, 1984)
- Budapeŝto (1926, 1934, 1944, 1948, 1952, 1957, 1965)
- Sopron (1983)
Elektitaj pentraĵojRedakti
- Gipra
- Melancholia
- Asztali csendélet
- Art deco női portré
- portretoj pri Lujza Blaha, Sári Fedák, Sándor Svéd, Sándor Góth, Gyula Krúdy, Sándor Pethes, Ferenc Móra, Albert Einstein
Elektitaj disĉiplojRedakti
FontojRedakti
- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-06-12 per la retarkivo Wayback Machine