Arta Universitato Moholy-Nagy

Arta Universitato Moholy-Nagy [moholi-nadj], hungare Moholy-Nagy Művészeti Egyetem (hungara mallongigo MOME) estas malgranda ŝtata universitato en Hungario, en Budapeŝto, kie instruas 125 pedagogoj ĉefe estontajn industriartistojn. Eksterlande ĝi ofte estas konata kiel Universitato pri Metiaj (aŭ Aplikataj) Artoj.

Arta Universitato Moholy-Nagy
Moholy-Nagy1.jpg
Informoj
fondodato 1880
speco ŝtata universitato
Situo
Geografia situo 47° 31′ 2″ N, 18° 59′ 23″ O (mapo)47.517118.9898Koordinatoj: 47° 31′ 2″ N, 18° 59′ 23″ O (mapo)
urbo Budapeŝto, Hungario
Diversaĵoj
adreso 1121 Budapest, Zugligeti út 9-25.
retejo Oficiala retejo
Arta Universitato Moholy-Nagy
Information icon.svg
vdr
Arta Universitato Moholy-Nagy

HistorioRedakti

Ĝi estis fondita en 1880 kiel Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo (origine Országos Magyar Királyi Iparművészeti Tanoda) fare de Ágoston Trefort. La unua rektoro estis Gusztáv Kelety, kiu samtempe gvidis ankaŭ Hungaran Reĝan Desegnistan Edukejon. Komence oni okupiĝis pri skulptadoj de lignaĵoj, poste tie lernis ankaŭ la oraĵistoj, ornampentristoj, ornamistoj. Ekde 1888 oni lernis tie jam 5 jarojn, ekde 1924 jam 6 jarojn. Ekde 1896 la lernejo funkciis kune kun la muzeo en la Hungara Muzeo pri Metia Arto. En la studjaro 1911 jam ankaŭ virinoj povis lerni en ĉiuj branĉoj. En 1946 la lernejo iĝis Industriarta Akademio, samtempe la mezlerneja parto kreiĝis sendependa kiel liceo. Oni lernis en la akademio 4 jarojn la oraĵistoj, ceramikistoj, arkitektoj pri internaj spacoj, grafikistoj, teksaĵistoj, medalistoj. Post 2 jaroj la akademio ricevis la rangon altlernejo, en 1971 universitato. Ekde 1954 la ĉefa loko de lernado troviĝas en Zugliget. En 2005 la universitato prenis la nomon pri László Moholy-Nagy.

 
Aerfoto pri Arta Universitato Moholy-Nagy
 
La biblioteko

Rektoroj [1] Arkivigite je 2018-11-06 per la retarkivo Wayback MachineRedakti

Iamaj instruistoj (elekto)Redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de instruistoj en Arta Universitato Moholy-Nagy.

Iamaj studentoj (elekto)Redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de studentoj en Arta Universitato Moholy-Nagy.

ReferencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti