Malfermi la ĉefan menuon

Mária Geszler [gesler], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo kaj laŭ la nuntema nomo Geszler Mária Garzuly [garzuj] estas hungara ceramikisto, membro de Hungara Arta Akademio (1995).

Mária Geszler
Persona informo
Naskonomo Geszler Mária
Naskiĝo 17-an de junio 1941 (1941-06-17) (78-jara)
en Budapeŝto
Profesio
Profesio ceramikisto
Information icon.svg
vdr

Mária Geszler [1] naskiĝis la 17-an de junio 1941 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

Mária Geszler frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Industriarta Altlernejo en 1965. Ŝia ĉefinstruisto estis Árpád Csekovszky. Post siaj studoj ŝi laboris jaron en Hódmezővásárhely en uzino pri fajencoj. Inter 1966 kaj 1980 ŝi apartenis al ceramika uzino de Magyarszombatfa. Ŝi studvojaĝis ofte al Sovetunio (Armenio, Kartvelio, Uzbekio). Ŝi komence ĉerpis temojn el la hungara popolarto, poste el la mez-azia arto, fine el la japana arto. Ŝi ricevis premiojn ekde 1969, premion Kossuth en 2018.

El solaj ekspoziciojRedakti

El grupaj ekspoziciojRedakti

Elektitaj ceramikaĵojRedakti

  • Nap és korong
  • Tengerpart (escepte grafikaĵo)
  • Mátyás pince (ŝildo, 1967, Szombathely) [2]
  • ŝildo (1970, Kőszeg, hotelo)
  • Magányos pad (1986)
  • Rousseau kertje (1993)

FontojRedakti