Árpád Csekovszky
Árpád Csekovszky [ĉekovski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csekovszky Árpád estis hungara ceramikisto, skulptisto, altlerneja instruisto.
Árpád Csekovszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Csekovszky Árpád |
Naskiĝo | la 3-an de januaro 1931 en ![]() |
Morto | la 16-an de aprilo 1997 en ![]() |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo ![]() | |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |

Árpád Csekovszky [1] naskiĝis la 3-an de januaro 1931 en Csikóstőttős, li mortis la 16-an de aprilo 1997 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Árpád Csekovszky frekventis artan liceon en Budapeŝto, poste li akiris ceramikistan diplomon en Industriarta Altlernejo en 1956. Lia plej grava instruisto estis Miklós Borsos. Post la diplomo li havis stipendion jaron en la altlernejo, poste li instruis en la ceramika katedro. Inter 1966 kaj 1985 li estis docento kaj katedrestro. Ekde 1992 li denove instruis kiel emerito kaj titulara profesoro. Plej ofte li kreis ceramikaĵojn, kiuj apartenis al konstruaĵoj. Li ricevis premiojn inter 1962-1994.
El solaj ekspozicioj redakti
- Budapeŝto (1962, 1972, 1984, 1992)
- Arthalo Budapeŝto (1978)
- Zalaegerszeg (1997, memorekspozicio)
El grupaj ekspozicioj redakti
Elektitaj ceramikaĵoj redakti
- A kereskedelem szimbóluma (Debrecen, 1960, ceramika reliefo) [2]
- A Hajdúsági Áruház oszlopburkolatai (Debrecen, 1962, kovraĵoj sur kolonoj)
- Állatkák (Mór, 1966, mura ceramikaĵo)
- Figurális fríz (Hódmezővásárhely, 1970, mura ceramikaĵo)
- Baglyos kút (Tihany, 1986, skulptaĵo)
- Faluvége (porcelana reliefo)
- Falurészlet (mura ceramikaĵo)
- A régi városközpont emlékére (ceramikaĵo, Veszprém (urbo))
Elektitaj disĉiploj redakti
Memorigiloj redakti
- kulturdomo prenis la nomon Csekovszky Árpád en 1998
- memortabulo
- konstanta ekspoziciejo en Rákosmente
Fontoj redakti
-
Ceramikaĵo en urbo Veszprém: A régi városközpont emlékére
-
Kulturdomo Csekovszky Árpád