Tamás Ortutay
Tamás Ortutay [tamAŝ ortutai], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Ortutay Tamás estas hungara skulptisto, ceramikisto, altlerneja instruisto. Lia patro estis Gyula Ortutay.
Tamás Ortutay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Ortutay Tamás |
Naskiĝo | 19-an de februaro 1946 (75-jara) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Finnlando |
Familio | |
Patro | Gyula Ortutay |
Okupo | |
Okupo | skulptisto • vidartisto |

Tamás Ortutay [1] naskiĝis la 19-an de februaro 1946 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
Tamás Ortutay akiris diplomon en Industriarta Altlernejo en 1970. Liaj plej gravaj instruistoj estis Árpád Csekovszky, Ferenc Kovács (skulptisto) kaj Bálint Józsa. Post siaj studoj li planadis en uzino pri ceramikaĵoj. En la lernojaro 1974 li instrruis en altlernejo en Linz, en 1991 en Universitato Tulane, en 1997 en kultura centro de Palo Alto. Li ricevis premiojn inter 1972- 1983.
Elektitaj solaj ekspoziciojRedakti
- Budapeŝto (1972, 1987)
- Debrecen (1979)
- Balatonszárszó (1996)
Elektitaj kolektivaj ekspoziciojRedakti
- Pécs (1970, 1978, 1980-84, 1988)
- Faenza (1970, 1978, 1982, 1986)
- Calgary (1973)
- Arthalo Budapeŝto (1975)
- Budapeŝto (1988)
Elektitaj skulptaĵojRedakti
- Kalevala (1972, Helsinko)
- portreto pri Gyula Ortutay (1987, Páty)
- monumento pri 1956 (bazalto, 1990, Budapeŝto)
- monumento pri Attila József (1996, Balatonszárszó, vidu la bildon!)