Bálint Józsa
Bálint Józsa [jOĵa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Józsa Bálint estas hungara skulptisto, altlerneja instruisto.
Bálint Józsa | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Józsa Bálint |
Naskiĝo | 27-an de majo 1937 (87-jaraĝa) en Debrecen |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | skulptisto ![]() |
Bálint Józsa [1] naskiĝis la 27-an de majo 1937 en Debrecen.
Biografio
redaktiLa familio Józsa translokiĝis al Budapeŝto en 1944. La juna Bálint abiturientis en industriarta mezlernejo kun diplometo pri reliefisto en 1955. Li studis inter 1956 - 1961 en la Industriarta Altlernejo. Liaj plej gravaj instruistoj estis Miklós Borsos kaj Gyula Illés. Post la diplomo pri skulptado li akiris ankaŭ diplometon pri veldado, kiu estas grava por krei metalajn skulptaĵojn. En 1963 li estis asistanto en la altlernejo, en 1981 docento, en 1992 universitata instruisto, en 1997 atelierestro. Intertempe en 1965 li establis propran atelieron heime. Ekde 1968 somere li kreas en Kastelo de Szigliget. Li emeritiĝis en 2004. Li ricevis hungarajn kaj germanan premiojn inter 1968-1999.
Elektitaj solaj ekspozicioj
redakti- Arthalo Budapeŝto (1982)
- Fonyód (1986)
- Stuttgart (1992)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
redakti- Szeged (1978)
- Zánka (1979, 1984)
- Arthalo Budapeŝto (1989, 1997)
- Nurenbergo (1990)
- Palaco Vigadó (1992)
- Koblenz (1997)
Elektitaj skulptaĵoj
redakti- Patrino kaj filino (Tiszaújváros, 1963)
- Globo aŭ ĉelodisiĝo fémplasztika (Szeged, 1974)
- Akvokirlo (Budapeŝto, 1979, vidu la malsupran bildon!)
- Tri segmentoj (Balatonfüred, 1980)
- Fluktuado (Budapeŝto, 1985-1988)
- Miljara memorsigno (Székesfehérvár, 2000, vidu la malsupran bildon!)
Elektitaj disĉiploj
redaktiFontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2018-10-25 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva membiografio[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2007-11-17 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-10-25 per la retarkivo Wayback Machine
-
Akvokirlo
-
Memorskulptaĵo pri la hungara miljaro