Árpád Csányi [ĉAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csányi Árpád estis hungara dekoraciisto.

Árpád Csányi [1] naskiĝis la 23-an de novembro 1929 en Medgyesegyháza, li mortis la 25-an de februaro 2011 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Árpád Csányi akiris diplomon en Industriarta Altlernejo en 1954, li lernis precipe de Gusztáv Oláh. Post siaj studoj li laboris en Operetoteatro (Budapeŝto), inter 1956 kaj 1968 en Teatro Csokonai (Debrecen). Ekde 1968 ĝis la pensiuliĝo en 1989 li kreis dekoraciojn en Nacia Teatro (Budapeŝto). Resume li kreis 430 teatrajn dekoraciojn, plejparte en la menciitaj teatroj, foje en aliaj teatroj, eĉ ankaŭ eksterlande. Liaj laboraĵoj estis videblaj ankaŭ en ekspozicioj. Li ricevis 4 premiojn inter 1960-1986.

Elektitaj teatraj dekoracioj redakti

Fontoj redakti