Rigoletto estas opero triakta de Giuseppe Verdi. La itallingva libreto estis verkita de Francesco Maria Piave baze sur la teatraĵo Le roi s'amuse de Victor Hugo. Spite gravaj dekomencaj problemoj kun la aŭstriaj censoroj kiuj havis kontrolon super norditalaj teatroj en la epoko, la opero havis sukcesegan premieron ĉe La Fenice en Venecio la 11an de marto 1851.

Rigoletto
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 19-a jarcento
Ĝenro opero
vdr
Jean-Vital Jammes kiel Rigoletto, 1865

Ĝi estis konsiderata de multaj kiel la unua opera majstroverkoj de la meza al fina etapo de la kariero de Verdi. Ties tragedia historio disvolviĝas ĉirkaŭ la malica Duko de Mantovo, lia ĝiba Bufono Rigoletto, kaj la bela filino de Rigoletto nome Gilda. La opera origina titolo, La maledizione (La malbeno), aludas al malbeno kontraŭ kaj la Duko kaj kontraŭ Rigoletto fare de kortegano kies filino estis seksallogita de la Duko danke al kuraĝigo fare de Rigoletto. La malbeno plenumiĝas kiam Gilda enamiĝas de la Duko kaj fine ofertas sian vivon por savi lin el murdistoj dungitaj de sia patro.

La donna è mobile

redakti

La donna è mobile (Ulino estas ŝanĝiĝema) estas ario de la opero Rigoletto. Temas pri unu el la arioj plej famaj de la universala operkanto (respektive kantaro), komponita lastmomente de Giuseppe Verdi antaŭ la postulo de tenoro kiu bezonis arion por memfanfaronado ĉe la lasta akto de Riggoleto. "La donna è mobile" estas la kanto kiun la Duko de Mantovo (tenoro) plenumas en la tria kaj lasta akto de la opero. Estas unu el la operarioj plej popularaj pro sia facila parkerigeblo kaj pro sia dancebla akompanado. Oni diras, ke Verdi malpermesis ĝian disvastigon ĝis la premiero en la teatro La Fenice de Venecio, por pluhavi la efikon surprizan.

Tiu fama ario estis tradukita al Esperanto kaj eldonita en 1933. Kantis ĝin germana tenoro Karl Jöken, de la Ŝtata Opero de Berlino.

Referencoj

redakti

Notoj

Cititaj fontoj

Aliaj fontoj

Eksteraj ligiloj

redakti