University of Chicago Press

usona universitata eldonejo

La eldonejo University of Chicago Press - prononco laŭ sistemo IFA jˌuːnɪvˈɜːsᵻɾi ˈʌv ʃᵻkˈɑːɡo͡ʊ pɹˈɛs - estas la plej granda kaj unu el la plej malnovaj universitataj eldonejoj en Usono, fondita en 1891. Ĝi estas funkciigita fare de la Universitato de Ĉikago kaj publikigas larĝan gamon de akademiaj titoloj, inkluzive de The Chicago Manual of Style, La Ĉikaga Manlibro de Stilo, stila gvidlibro pri la usona variaĵo de la angla lingvo, krome multajn akademiajn ĵurnalojn kaj monografiojn en la akademiaj kampoj.

University of Chicago Press
emblemo
universitata eldonejo • libroeldonejo
Komenco 1891 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Ĉikago
Membro de Association of American University Presses • ORCID vd
Posedata de Universitato de Ĉikago vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Unu el ĝiaj kvazaŭsendependaj projektoj estas la BiblioVault, cifereca deponejo por sciencaj libroj, kiu servas kiel distruibuejo por pli ol 90 akademiaj eldonejoj en norda Ameriko kaj Eŭropo.

la universitata kampuso proksime de la eldoneja konstruaĵo ĉe la granda ĉikaga parko Midway Plaisance

La eldoneja konstruaĵo situas ĵus sude de la granda ĉikaga parko Midway Plaisance sur la kampuso de la Universitato de Ĉikago.

Eksteraj ligiloj redakti