Tivadar Abonyi [abonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Abonyi Tivadar estis hungara aktoro, reĝisoro, pentristo, altlerneja instruisto.

Tivadar Abonyi
Persona informo
Naskonomo Abonyi Tivadar
Naskiĝo la  18-an de oktobro 1887(nun 1887-10-18)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 9-an de oktobro 1968
en Hungario Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo aktoro • pentristo • reĝisoro
vdr

Tivadar Abonyi [1] naskiĝis la 18-an de oktobro 1887 en Budapeŝto, li mortis la 9-an de oktobro 1968 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Tivadar Abonyi frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li lernis pentradon en la Hungara Belarta Altlernejo de Ágost Benkhard, fine li akiris diplomon en Reĝa Teatra Akademio en 1907. Li debutis en Kassa, poste li apartenis al Teatro Magyar kaj alia ĉefurbaj aŭ provincaj tratroj. Li batalis dum la 1-a mondmilito, poste li havis rolojn en Teatro Belvárosi, denove en Teatro Magyar kaj Nacia Teatro (Budapeŝto). En la lasta teatro li estis ankaŭ reĝisoro. Intertempe en 1920 li edziĝis. Post la 2-a mondmilito li estis ĉefreĝisoro de Nacia Teatro (Szeged), ekde 1949 li estis reĝisoro de Budapeŝta Ŝtata Operejo. En 1951 li pensiuliĝis, tamen en la teatra jaro 1957 li denove estis reĝisoro en Nacia Teatro en Szeged. Inter 1950-1955 li instruis en Industriarta Altlernejo.

Inter ambaŭ mondomilitoj liaj pentraĵoj estis videblaj en Arthalo Budapeŝto kaj muzeo Ernst en 1929.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj filmaj roloj redakti

  • A magas diplomácia (1919) - princo Kurt
  • Diadalmas élet (1923) - poeto
  • Premier a Nemzetiben (1941, mallonga filmo)

Elektitaj reĝisoraĵoj redakti

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Nagybányai táj (1932)
  • Tabán (1933)
  • Álló akt (karbodesegnaĵo)

Fontoj redakti