Aladár Fáy, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fáy Aladár estis hungara pentristo, grafikisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Lia onklo estis Ödön Edvi Illés.

Aladár Fáy
Persona informo
Naskonomo Fáy Aladár
Naskiĝo 11-an de aprilo 1898 (1898-04-11)
en Budapeŝto
Morto 18-an de februaro 1963 (1963-02-18) (64-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Familio
Patrino Gizella Edvi Illés
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Fone estas videbla pentraĵo de Aladár Fáy

Aladár Fáy [1] naskiĝis la 11-an de aprilo 1898 en Budapeŝto, li mortis la 18-an de februaro 1963 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Aladár Fáy jam dum la lernejaj jaroj ŝatis pentradi. Li akiris diplomon en Reĝa Modela Desegna Altlernejo en 1922, sed li lernis en Artistkolonio (Nagybánya) kaj Artistkolonio (Kecskemét). Liaj plej gravaj instruistoj estis István Csók kaj Imre Révész (pentristo). En la sekva jaro li edziĝis. Inter 1923 kaj 1943 li instruis en arta mezlernejo, poste li estis katedrestro en Hungara Industriarta Altlernejo. Li estis rektoro samloke inter 1943-1945. Tiutempe li partoprenis en kreo de la unua hungara desegnofilmo, sed la milito fiaskis ĝin. Dum sieĝo de Budapeŝto li sukcese kaŝis materialojn de la altlernejo. Post la mondomilito li havis postenon en ministerio, sed li ne aliĝis al la komunistoj. En 1946 li estis arestita, poste kondamnita pro falsaĵoj. Li liberiĝis en 1954, poste li povis labori en Bestoĝardeno kaj Botanika ĝardeno (Budapeŝto) kiel helplaboristo.

Lia libro redakti

  • A magyarság díszítő ösztöne (1941, 1994)

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Ködváros (1929)
  • Ezüstváros (1929)
  • Keveháza (1929)
  • Tönk (akvaforto)
  • Madarak
  • Musztafa
  • Erdőbelső őzekkel „Fekete forrás”
  • A Vihar
  • Varjak (la lasta pentraĵo)

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti