István Gergely (arkitekto pri internaj spacoj)

István Gergely [iŝtvAn gergej], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gergely István estis hungara arkitekto pri internaj spacoj, altlerneja instruisto. Lia edzino estis Margit Szilvitzky.

István Gergely
Persona informo
Naskiĝo 21-an de majo 1930 (1930-05-21)
en Budapeŝto
Morto 28-an de januaro 2021 (2021-01-28) (90-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Margit Szilvitzky
Infanoj Nora Gergely • Mariann Gergely
Okupo
Okupo internodekoraciisto
vdr

István Gergely [1] naskiĝis la 21-an de majo 1930 en Budapeŝto. li mortis la 28-an de januaro 2021.

Biografio redakti

István Gergely studis en Industriarta Altlernejo en sia naskiĝurbo (1949 – 1953). Lia ĉefinstruisto estis Gyula Kaesz. Post la diplomo li fasonadis en ŝtata firmao internajn spacojn de komercaj konstruaĵoj. En 1962 li estis nomumita ĉefarkitekto pri la hungaraj foiroj. Inter 1982 kaj 1991 li estis rektoro de la menciita altlernejo (intertempe jam universitato). Li ricevis premiojn inter 1964-2007. Lia edzino naskis du filinojn.

Elektitaj libroj redakti

  • Mai lakás, mai ízlés – (1961)
  • A kiállítás művészete – (1979)
  • A helyek világa – a világ helyei (1983)

Fontoj redakti

Referencoj redakti