Gyula Mihalik [djula], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mihalik Gyula estis hungara pentristo, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.

Gyula Mihalik
Persona informo
Naskonomo Mihalik Gyula
Naskiĝo 26-an de marto 1874 (1874-03-26)
en Budapeŝto
Morto 30-an de novembro 1934 (1934-11-30) (60-jaraĝa)
en Usono
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Gyula Mihalik [1] naskiĝis la 26-an de marto 1874 en Budapeŝto, li mortis la 30-an de novembro 1934 en Klevlando (Ohio, Usono).

Biografio redakti

Gyula Mihalik studis en Reĝa Modela Desegna Lernejo (1896-1900), poste li instruis en lernejo en Kaposvár. Inter 1907 kaj 1910 li laboris en la Hungara Muzeo pri Metia Arto en Budapeŝto, poste li instruis en la Industriarta Altlernejo. Li estis rektoro de la altlernejo dum la Hungara Sovetrespubliko, tial post la falo li estis forigita. Li migris al Usono, kie en Klevlando li trovis similan altlernejon. Iom poste li estis ties rektoro, sed li ankaŭ pentradis kaj kontribuis pri la metiaj artoj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Iparművészet és dilettantizmus (1913)
  • Textilanyagismet és technológia (1918)
  • A batik (La batiko)
  • Walter Crane: Vonal és forma (1910, tradukaĵo)

Elektitaj artaĵoj redakti

  • afiŝo pri Kispesti szövőműhely (1925, serigrafiaĵo)

Fontoj redakti