Ritta Hager
Ritta Hager, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Hager Ritta Henriette estis hungara gobelinisto, tekstilisto, ordinara membro de la Hungara Arta Akademio (2007).
Ritta Hager | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Hager Ritta Henriette |
Naskiĝo | 20-an de februaro 1931 (93-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | textile artist (en) |
Ritta Hager [1] Arkivigite je 2007-12-09 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 20-an de februaro 1931 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiRitta Hager akiris tekstilistan diplomon en Industriarta Altlernejo en 1949. Ŝia ĉefinstruisto estis Béla Molnár (tekstilartisto). Komence ŝi estis kostumofarbisto en Budapeŝta Ŝtata Operejo, sed en 1951 ŝi estis deportita al provinco pro la tiama politiko. Inter 1954 kaj 1958 ŝi laboris en kolektivo de industriartistaj tekstilistoj, poste en industriarta firmao. Ekde 1968 ŝi estas profesie tekstilartisto. Ŝi ricevis premion Kossuth en 2003, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn. Ŝi havis edzon kaj naskis filojn en 1955 kaj 1960.
El solaj ekspozicioj
redakti- 1968, 1970, 1977, 1986, 1992, 2013 Budapeŝto
- 1978 Zalaegerszeg
- 1987 Vieno
- 1988 Munkeno
- 1995 Bukareŝto
- 2006 Tihany
El grupaj ekspozicioj
redakti- 1950 Budapeŝta Ŝtata Operejo
- 1955, 1959, 1975, 1980, 1983, 1988 Arthalo Budapeŝto
- 1957 Moskvo
- 1968, 1974, 1991, 1993, 1999, 2007 Budapeŝto
- 1975 Zuriko
- 1976, 1978, 1984, 1986-1998 Szombathely
- 1979 Novjorko
- 1987 Londono
- 1998 Romo
Elektitaj tekstilaj laboroj
redakti- Gondolkodószék (ŝia ĉefverko el juto)
- Függöny (1966, kurteno en Nyíregyháza)
- Összefonódás (1974, Zalaegerszeg)
- Belső tűz (1982, gobelino)
- Út (1985-86, teksaĵo el juto, lino)
- …és fölméne… (1990, gobelino)
- Oltárkereszt (1999, gobelino en kapelo)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva teksto kun fotoj
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-03-10 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio