Ferenc Szablya-Frischauf
Ferenc Szablya-Frischauf [sabja-friŝaŭf], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Szablya-Frischauf Ferenc estis hungara pentristo, altlerneja instruisto. Lia edzino estis Ernesztin Lohwag jam kiel (laŭ hungarlingve kutima sinsekvo) Szablya-Frischauf Ferencné.
Ferenc Szablya-Frischauf | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de aprilo 1876 en Budapeŝto |
Morto | 5-an de oktobro 1962 (86-jara) en Keszthely |
Tombo | Farkasréti Cemetery |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Ernesztin Lohwag |
Parencoj | János Szablya |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Ferenc Szablya-Frischauf [1] naskiĝis la 9-an de aprilo 1876 en Budapeŝto, li mortis la 5-an de oktobro 1962 en Keszthely.
BiografioRedakti
Ferenc Szablya-Frischauf lernis jaron en sia naskiĝurbo en Reĝa Modela Desegna Lernejo, poste li plulernis en Artistkolonio (Nagybánya) kaj Munkeno. Li estis ŝatata disĉiplo de Simon Hollósy. En 1903 li establis privatan lernejon por pentristoj, post 4 jaroj li fondis ankaŭ pentristan grupon. Ekde 1913 li instruis en la Reĝa Industriarta Altlernejo, eĉ li estis rektoro inter 1938-1943. Tiutempe li okupiĝis pri industriartoj kaj fasonadoj, krome li redaktis revuon pri la industriarto.
Elektitaj pentraĵojRedakti
- Merengő
- Farsang után
- Önarckép
- Férfi portré