Valéria Dénes [dEneŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dénes Valéria estis hungara pentristo. Ŝia familia nomo estis Deutsch ĝis 1902, ŝia geedziĝa nomo estis Galimberti Sándorné.

Valéria Dénes
Persona informo
Naskonomo Dénes Valéria
Naskiĝo 2-an de novembro 1877 (1877-11-02)
en Budapeŝto
Morto 18-an de julio 1915 (1915-07-18) (37-jaraĝa)
en Pécs
Mortokialo pneŭmonito
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Familio
Edz(in)o Sándor Galimberti
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Valéria Dénes: Preĝejo

Valéria Dénes [1] naskiĝis la 2-an de novembro 1877 en Budapeŝto, li mortis la 18-an de julio 1915 en Pécs.

Biografio redakti

Valéria Dénes devenis el juda familio. Ŝi studis precipe en privata pentrista lernejo de Ferenc Szablya-Frischauf, poste en Artistkolonio (Nagybánya), fine de Henri Matisse en Parizo. Ŝi iĝis signifa avangardisto. Ŝi konatiĝis kun Sándor Galimberti, ili geedziĝis en 1911. Pro la 1-a mondmilito ili rifuĝis hejmen, sed dum la vojaĝado ŝi malsaniĝis je pneŭmonito kaj ŝi mortis. La postlasintaj pentraĵoj en Parizo perdiĝis.

Elektitaj ekspozicioj redakti

  • debuta ekspozicio (1903)
  • Budapeŝto (1914)

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Preĝejo (1908, vidu la supran bildon!)
  • Aĵpentraĵo kun floroj (1908-1910, vidu la suban bildon!)
  • Aĵpentraĵo kun florpoto (ĉ. 1910, vidu la suban bildon!)
  • Parizaj tegmentoj (ĉ. 1912)
  • Strato (1913, vidu la suban bildon!)
  • Sunfloro (1913, vidu la suban bildon!)
  • Pariza detalo (ĉ. 1913, vidu la suban bildon!)
  • Ciganino

Fontoj redakti