Júlia Vajda (pentristo)

Júlia Vajda, laŭ hungarlingve kutima nomordo Vajda Júlia estis hungara pentristo, grafikisto. Ŝia origina familia nomo estis Richter, ŝia unua edzo estis Lajos Vajda (pentristo), la dua József Jakovits.

Júlia Vajda
Persona informo
Naskonomo Richter Júlia
Naskiĝo la  10-an de septembro 1913(nun 1913-09-10)
en Hungario Trencsén (Hungara reĝlando)
Morto la 1-an de majo 1982
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Arta Universitato Moholy-Nagy
Familio
Edz(in)o Lajos VajdaJózsef Jakovits
Okupo
Okupo pentristo • grafikisto • grafikartisto
vdr

Júlia Richter [1] naskiĝis la 10-an de septembro 1913 en Trencsén (Hungara reĝlando) nuntempa Trenčín en Slovakio, ŝi mortis la 1-an de majo 1982 en Budakeszi (Hungario).

Biografio redakti

Júlia Vajda forlasis Ĉeĥoslovakion kaj frekventis Industriartan Lernejon en Budapeŝto inter 1935-1939, poste privatan lernejon de Vilmos Aba-Novák kaj vesperan kurson de Belarta Altlernejo. Intertempe ŝi edziniĝis en 1938, samtempe ŝi prenis la edzan nomon Vajda. Ili vivis kune en Szentendre. Pro vidviniĝo ŝi denove edziniĝis. En 1946 ŝi aliĝis al pluraj modernaj pentristaj rondoj. Dum la socialismo tiuj stiloj ne estis akceptataj. En la jaroj 1956-1957 ŝi vivis en Lund, inter 1961 kaj 1963 en Parizo. Ekde la 1970-aj jaroj ŝi kreis plej ofte geometriajn bildojn.

Elektitaj solaj ekspozicioj redakti

Elektitaj grupaj ekspozicioj redakti

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Szentendre (1948)
  • Szárnyas figura (1960)
  • Körök és négyszögek (1977)
  • Memportreto

Fontoj redakti