György Szegő (arkitekto)

György Szegő [djordj segO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szegő György estas hungara arkitekto, dekoraciisto, altlerneja instruisto.

György Szegő [1] naskiĝis la 24-an de decembro 1947 en Budapeŝto.

Biografio redakti

György Szegő frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris arkitektan diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1972. Post siaj studoj li laboris kiel arkitekto jaron, poste li studis en Industriarta Altlernejo, poste kun la plia diplomo li laboris 2 jarojn en subĉiela teatro. Inter 1978 kaj 1987 li estis dizajnisto-dekoraciisto de Teatro Csiky Gergely (Kaposvár), poste li estis redaktoro de revuo. Inter 1988–1992 li laboris en Nacia Teatro (Győr), inter 1989–2002 li ankaŭ instruis en la Belarta Altlernejo. En 1992 li akiris plian diplomon en Amsterdamo, poste li laboris 4 jarojn en Teatro Szigligeti (Szolnok). En 1999 li akiris sciencan gradon DLA en la menciita Teknikuniversitato, poste li denove estis redaktoro. En 2014 li estis nomumita direktoro de Arthalo Budapeŝto. Li ricevis 6 premiojn inter 1984-2016.

Elektitaj teatraj dekoraciaj laboroj redakti

Elektitaj libroj redakti

  • Lakó-tér-kép (1989)
  • Teremtés és átváltozás. A budapesti szecesszió építészete. (1996)
  • Banképítészet Magyarországon (2005)

Elektitaj solaj ekspozicioj redakti

Elektitaj grupaj ekspozicioj redakti

  • Kvázi építészet (Budapeŝto, 1978)
  • Triennale (Novi Sad, 1981, 1984)

Fontoj redakti