Teatro Csiky Gergely (Kaposvár)
Nomo de la teatro estas legebla laŭ la origina (hungara) nomformo! Nehungaroj komprenu: Gergely Csiky!
Teatro Csiky Gergely [ĉiki gergej] estas grava teatro de Kaposvár, en la urbocentro. Ĝi prenis la nomon de verkisto Gergely Csiky.
HistorioRedakti
En Kaposvár oni konstruis la unuan teatrejon en 1911, kie oni profitis jam la ferobetonon. En la 1950-aj jaroj la konstruaĵo estis pligrandigita kaj en la 1980-aj jaroj plene renovigitala kaj modernigita. Memstara trupo formiĝis en 1955.
En la lastaj 50 jaroj oni prezentis 596 spektaklojn, inter ili Petőfi-Pongrác Kacsóh: János vitéz (Johano la Brava).
KonstruaĵoRedakti
Arkitekto de la teatro estis Ede Magyar. La konstruaĵo havas 860 sidlokojn.
Elektitaj teatrestrojRedakti
- Ottó Ruttkai (1957–1960)
- Gábor Sallós (1960–1963)
- György Gáti (1963–1966)
- László Laczina (1966–1971)
- Komor István (1971–1974)
- Gábor Zsámbéki (1971–1978)
- László Babarczy (1978–2007)
- István Znamenák (2007–2008)
- György Schwajda (2008–2010)
- Zoltán Rátóti (2010–2016)
Inter la aktoroj estas menciindaj Zsuzsa Adorjáni, Juli Básti, György Csapó, Károly Eperjes, Antal Flórián, Károly Gyulay, Pál Homokay, Jenő Kiss (aktoro), Róbert Koltai, Kati Lázár, Gábor Máté (aktoro), Piroska Molnár, Mari Nagy, Judit Pogány, Ádám Rajhona, Ildikó Szűcs, Géza Tordy kaj István Znamenák.
Aliaj membroj de la teatroRedakti
- János Mohácsi, reĝisoro
- György Schwajda, teatrestro
- István Komor, teatrestro
- Gábor Zsámbéki, teatrestro
- László Babarczy, teatrestro
- Zoltán Rátóti, teatrestro
- Dezső Lehota, koncertmajstro
- Armand Tóth, dirigento