Zoltán Rátóti, laŭ hungarlingve kutima nomordo Rátóti Zoltán estas hungara aktoro, voĉoaktoro, teatrestro, reĝisoro, anoncisto.

Zoltán Rátóti
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1960 (1960-08-19) (63-jaraĝa)
en Cegléd
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo aktoro • loka politikisto
vdr

Zoltán Rátóti [1] naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1960 en Cegléd.

Biografio redakti

Zoltán Rátóti akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1983, lia ĉefinstruisto estis István Horvai. Post siaj studoj li aliĝis al teatra kompanio de Teatro József Attila, poste en la teatra jaro 1990 al Teatro Csiky Gergely (Kaposvár). En la 1990-aj jaroj li estis membro en pli malgranda teatro aŭ li estis senstatusa aktoro. Inter 2000 kaj 2002 li apartenis al Teatro Szigligeti (Szolnok), poste al Nacia Teatro (Budapeŝto). Ekde 2000 li ankaŭ reĝisoradas. En 2006 kaj 2010 li estis elektita vilaĝestro de Magyarföld. Inter 2010-2016 li estis teatrestro de Teatro Csiky Gergely (Kaposvár), poste li denove estas aktoro en la Nacia Teatro. Ekde 2012 li estas ankaŭ anoncisto de la Hungara Televizio. Komence li havis bonvivantajn rolojn, baldaŭ ĉiuspecajn rolojn. Li ricevis 3 premiojn inter 1993-2015, poste premion Kossuth en 2022.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj kinaj filmaj roloj redakti

  • ‘‘Szeleburdi vakáció’‘ (1987)
  • ‘‘Európa expressz’‘ (1998)
  • ‘‘Szobafogság’‘ (2008)
  • ‘‘Kincsem’‘ (2017)

Elektitaj televiziaj filmaj roloj redakti

  • ‘‘Fehér rozsda’‘ (1982)
  • ‘‘A múzsa csókja’‘ (1998)
  • ‘‘A kísértés’‘ (2007)
  • ‘‘Végzős kezdők’‘ (2013)

Elektitaj reĝisoraĵoj redakti

Dubladaj roloj redakti

Fontoj redakti