Malfermi la ĉefan menuon

István Horvai [iŝtvAn], hungare Horvai István, Esperante Stefano Horvai estis hungara reĝisoro kaj profesoro.

Memortabulo de István Horvai

István Horvai naskiĝis la 15-an de decembro 1922 en Szeged. Li mortis la 28-an de junio 2004 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

István Horvai frekventis ĉeflernejon pri instruistoj en Szeged inter 1941-1944, sed li lernis ankaŭ reĝisoradon. Li eklaboris samloke en malgranda teatro. Poste li reĝisoradis en diversaj teatroj, ekzemple en Nacia Teatro (Budapeŝto). Inter 1951-1956 li gvidis Teatron Madách, poste li reĝisoradis en Nacia Teatro (Miskolc) kaj Operetoteatro (Budapeŝto). Inter 1971-1999 li instruis en la universitato. Li ricevis premiojn Kossuth en 1951 kaj 1953, poste ankaŭ aliajn premiojn.

Liaj reĝisoraĵoj (elekto)Redakti

FontojRedakti