Vera Pap
Vera Pap, laŭ hungarlingve kutima nomordo Pap Vera estis hungara aktoro, voĉoaktoro.
Vera Pap | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Pap Veronika |
Naskiĝo | 27-an de januaro 1956 en Budapeŝto |
Morto | 9-an de aprilo 2015 (59-jara) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Memorigilo ![]() | |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Vera Pap [1] naskiĝis la 27-an de januaro 1956 en Budapeŝto. Ŝi mortis la 9-an de aprilo 2015 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
Vera Pap frekventis Altlernejon pri aktoroj en Budapeŝto inter 1975-1979. Post lernado ŝi aliĝis al teatra trupo de Vígszínház, kiun ŝi neniam forlasis. Krome ŝi ofte ricevis rolojn en Hungara Televizio kaj en filmoj. Ŝi ricevis premion Kossuth en 2013, pli frue ankaŭ multajn aliajn premiojn.
Ŝiaj roloj (elekto)Redakti
- diversaj teatraj roloj ekzemple Imre Madách: La tragedio de l' homo - Éva; Ŝekspiro: Somermeznokta sonĝo - Hermia, Titania; Leonard Bernstein: West Side Story
- diversaj filmaj roloj inter 1979-2009 ekzemple Angi Vera (1979); Dögkeselyű (1982); Prima Primavera (2009)
- diversaj roloj en televiziaj filmoj inter 1978-2008 ekzemple A Danton-ügy (1978); Mór Jókai: A névtelen vár (La sennoma fortikaĵo) (1982); Kisváros (Urbeto) (serio) (1995)
- hungaraj voĉoj de ekzemple Claudia Cardinale, Sophie Marceau
FontojRedakti
- biografio
- hejmpaĝo hungare Arkivigite je 2013-09-04 per la retarkivo Wayback Machine
- [2] angle