Lilla Polyák
Lilla Polyák [pojAk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Polyák Lilla estas hungara ŝlagrokantisto, muzikalkantisto. Ŝiaj edzoj estis Zsolt Homonnay kaj ekde 2018 András Máté Gömöri.
Lilla Polyák | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de marto 1976 (48-jaraĝa) en Győr |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1995–1999) ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | András Máté Gömöri (2018–) Zsolt Homonnay (2000–2016) ![]() |
Okupo | |
Okupo | kantisto aktoro ![]() |
Lilla Polyák[1][2] naskiĝis la 16-an de marto 1976 en Győr
Biografio
redaktiLilla Polyák frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, sed ŝi maturiĝis jam en Budapeŝto en 1994. Ŝi revenis al Nacia Teatro (Győr), kie ŝi havis signifan rolon. Post jaro ŝi ekstudis en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo, kie ŝi akiris aktoran diplomon en 1999. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Gábor Máté (aktoro) kaj István Horvai. Post la diplomo ŝi havis teatran kontrakton en Vieno. En 2002 ŝi revenis al Hungario kaj ŝi ricevis muzikalajn rolojn kaj ĉefurbe kaj province. Ŝi ankaŭ partoprenis en turneoj en germana lingvoareo. Ŝi ricevis premion en 2007 kaj en la sekva jaro ŝi estis la unua en konkurso de Hungara Televizio. Ŝi edziniĝis dufoje kaj naskis dufoje.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
redakti- William Shakespeare-fr:Gérard Presgurvic: Romeo kaj Julieta (muzikala versio) - S-ino Capulet; vartistino
- Gábor Presser-Dusán Sztevanovity: A padlás - Kölyök
- En Eŭropo ie (muzikala versio) - Éva
- Andrew Lloyd Webber-Tim Rice: Jesus Christ Superstar - Maria Magdala
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Közel a szerelemhez (1999)
- Igazából apa (2010) - Emma
- Karádysokk (televizia serio, 2011) - Dorottya
- Mintaapák (televizia serio, 2021) - Klára Szalai-Kovács