Maria Magdala
Maria Magdala aŭ Maria Magdalena (aŭ simple Magdaleno aŭ Magdalena[1]), probable kun la signifo Maria el Magdalo, estas ĉefrolulo en la evangelioj de la kristana Biblio. Ŝi aperas kiel unu el disĉiplinoj de Jesuo, kiu ludis gravan rolon kiel atestanto de la krucumado (Johano 19:25) kaj post la releviĝo de Jesuo (Johano 20:1-2). En la tradicio de la okcidentaj Eklezioj oni foje miksas ŝian rolon kun aliaj rolulinoj de la evangelioj, pro kio ekestis granda adorado kaj en postaj etapoj aperis tre diversaj legendoj pri ŝi.
Sankta | ||
Maria Magdala | ||
---|---|---|
Okcidento: Pentofaranto Oriento: Mirha portanto kaj Egalapostolo | ||
![]() Mario Magdaleno ĉe la piedo de la kruco
| ||
Persona informo | ||
מרים המגדלית Μαρία ἡ Μαγδαληνή | ||
Naskiĝo | 3 en Magdala? | |
Morto | 1-a jarcento en Efeso, Anatolio aŭ Marsejlo, Francio | |
Religio | kristanismo [#] | |
Profesio | ||
Okupo | fleganto • teologo [#] | |
Sanktulo | ||
Honorata en | Romkatolika Orienta ortodoksa Anglikana Luterana | |
Festotago | 22-a de julio | |
Atributoj | Okcidento: alabastra kesto por ŝminkoj, longaj haroj, ĉe la piedo de kruco Oriento: ujo por ŝminko (kiel mirha portanto), aŭ tenanta paskajn ovojn (simbolo de resurekto); ĉirkaŭbrako de la piedo de Kristo post la resurekto | |
Patroneco | apotekistoj; Atrani; Casamicciola Terme; kontemplema vivo; konverto; ŝnuristoj; frizistoj; pentofarantoj; homoj mokitaj pro tro granda pieco; parfumistoj; farmacistoj; pentaj prostituitinoj; seksa tento; virinoj | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Ŝi estas konsiderata sanktulino de kristanoj, kaj ŝia festotago estas je la 22-a de julio. La nomo Magdalena estas ofta virinnomo en okcidentaj lingvoj en diversaj variantoj; ankaŭ ekzistas Magdaleno kiel vira nomo, sed malpli ofte.
Evangeliaj atestadoj pri Maria MagdalaRedakti
laŭ la nomo oni konjektas ke ŝi originis de la urbo Magdalo (alie Magadan) en Galileo, apud Kafarnao.
En la Nova Testamento aperas roluloj kun la nomo Maria, kiun okcidentaj tradicioj identigas kun Maria Magdala:
Literaturaj verkojRedakti
En 2003, Dan Brown verkis furoran fikcian libron The Da Vinci Code, kiu diras ke Jesuo estis la edzo de Maria Magdalena. La temo de la romano estas esence, ke Jesuo edziĝis kaj naskis filinon, de kiu devenas la franca merovida dinastio.
HonorojRedakti
BildaroRedakti
Ticiano: «Noli me tangere» ("ne tuŝu min"), ĉirkaŭ 1512 bildigo fare de Anthony Sandys, ĉirkaŭ 1860 Antonio Canova: Maria Magdalena (ĉ. 1806-1813)