Attila Kaszás
Attila KASZÁS [kasaŝ] (naskiĝis la 17-an de marto 1968 en Budapeŝto) estas hungara lingvoinstruisto, redaktoro, konsultanto, manaĝero kaj esperantisto. En 2016 li estis redaktoro de la revuo Esperanto.
Attila Kaszás | |
---|---|
![]() Attila Kaszás en 2016 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de marto 1968 en Budapeŝto, ![]() |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | Hungario |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Scienca Universitato Loránd Eötvös |
Okupo | |
Okupo | lingvoisntruisto |
Esperanto | |
Aliaj aktivaĵoj | redaktoro de Esperanto |
Esperantistiĝis en | 1987 |
Liaj fakoj estis politika scienco, historio kaj Esperanto ĉe la universitato ELTE, kie li finstudis en 1991.
Kaszás estis aktiva en la junulara Esperanto-movado kiel estrarano de Hungara Esperanto-Junularo kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (1997–1998). Li estis prezidanto de LKK de la 55-a IJK en Veszprém, Hungario.
En 2016 li laboris kiel la redaktoro de la oficiala organo de UEA, revuo Esperanto[1], kaj kiel konsultanto.
Antaŭe li laboris por registaraj instancoj, ne-registaraj organizaĵoj kaj komercaj entreprenoj en diversaj kampoj, kiel ekz. junulara politiko, ekologia manaĝado, internaciaj rilatoj. Li estis membro de la hungara UNICEF-komisiono inter 2012-2019. Li estas aktiva en la ekologia movado, li organizis kamparanajn bazarojn en Budapeŝto kaj gvidas ekologian edukprogramon por infanoj.
Kaszás loĝas en Balatonalmádi.
Referencoj
redakti- ↑ Nova redaktoro por la revuo "Esperanto" – Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 607, 2016-02-29.