IJK 1999
55-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO
La 55-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis dum somero 1999 en la urbo Veszprém de Hungario. La kongreson partoprenis 500 junaj esperantistoj - grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj. Kiel en aliaj junularaj Esperanto-kongresoj, okazis variaj prelegoj kaj diskutrondoj pri la kongresa temo, kulturaj eventoj kaj organizaj kunvenoj de TEJO, interalie de ties komitato.
IJK 1999 | ||
---|---|---|
Loko | Veszprém, Hungario | |
Ekde | 9-a de aŭgusto 1999 | |
Ĝis | 16-a de aŭgusto 1999 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
Dum la kongreso, je 11a de aŭgusto, okazis tuta suneklipso. La temo de la kongreso estis 'Komunikado en la informsocio.', la maskoto de la IJK estis Informuso.