Ferenc Hujber
Ferenc Hujber, laŭ hungarlingve kutima nomordo Hujber Ferenc estas hungara aktoro, voĉoaktoro.
Ferenc Hujber | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de septembro 1974 (50-jaraĝa) en Szombathely |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1999) ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
Ferenc Hujber[1][2] naskiĝis la 9-an de septembro 1974 en Szombathely.
Biografio
redaktiFerenc Hujber maturiĝis kiel kuiristo en mezlernejo en sia naskiĝurbo, poste li laboris iom en hotelo, pli poste li estis simpla laboristo en Teatro Madách. Li akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1999. Liaj plej gravaj instruistoj estis István Horvai kaj Gábor Máté (aktoro). Li komencis sian aktoran karieron en Gaja Teatro, sed ekde 2011 li estis liberprofesiulo. Li ricevis premion en 1999. Lia edzino naskis filon.
Liaj teatraj roloj (elekto)
redakti- William Shakespeare:
- La Ventego - Sebastian
- Antonio kaj Kleopatra - Eros
- Kiel Plaĉas al Vi - Silvius
- Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - Sebastian
- Perditaj Amopenoj - Ferdinánd
- Pierre Barillet-Jean-Pierre Grédy: Floro de kakto - Julien (ĉefrolo)
- Bertolt Brecht:
- La Bonulo de Siĉŭano - Lin To
- Patrino Courage kaj ŝiaj infanoj - Eilif
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Közel a szerelemhez (1998) - Karcsi
- Valami Amerika (2002) - András
- Valami Amerika 2. (2008) - András Várnai
- Valami Amerika 3. (2018) - András Várnai
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Johnny Depp, Josh Duhamel, Ryan Gosling, Trey Parker, Jonathan Rhys Meyers[3]
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Koldus és királyfi (2000) - Constable
- Hacktion (serio, 2012) - András