Carlos Irwin ESTÉVEZ (3-an de septembro 1965 Novjorko, Usono), pli konate kiel Charlie SHEEN [ĉarli ŝi:n], estas usona aktoro kun premio Golden Globe, kaj nomumo al premio Emmy. Liaj gravaj roloj – en la televido kaj filmo – estas Chris Taylor en filmo La plotono, Rick "Wild Thing" Vaughn en la La granda bando, Charlie Crawford en la serio Freneza urbo kaj Charlie Harper en la serio Du viroj kaj unu vireto.

Charlie Sheen
Persona informo
Charles Irwin Estevez
Naskonomo Carlos Irwin Estevez
Naskiĝo 3-an de septembro 1965 (1965-09-03) (58-jaraĝa)
en Nov-Jorko, Nov-Jorkio
Religio katolika eklezio vd
Etno Spanish Americans • HispanojJuda komunumo de Usono vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Santa Monica High School vd
Partio Respublikana Partio vd
Familio
Patro Martin Sheen vd
Patrino Janet Sheen vd
Gefratoj Renée Estévez • Emilio Estevez • Ramón Estévez vd
Edz(in)o Donna Peele • Denise Richards • Brooke Mueller vd
Amkunulo Bree Olson vd
Infanoj Cassandra Jade Estevez • Sami Sheen • Lola Rose Sheen • Bob Sheen • Max Sheen vd
Parencoj Joe Estevez vd
Profesio
Alia nomo Charlie Sheen vd
Okupo televida aktoro • voĉaktoro • filmproduktoroscenaristo • aktivisto kontraŭ vakcinoj vd
Aktiva dum 1973– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estas filo de Martin Sheen, frato de aktoroj Emilio Estevez, Renée Estevez kaj Ramon Luis Estevez.

Biografio redakti

Li naskiĝis kiel Carlos Erwin Estévez en Novjorko kiel filo de Janet Templeton kaj Ramón Estévez (aktornome Martin Sheen). Kiam Charlie estis du jarojn aĝa, la familio translokiĝis al Malibu, Kalifornio.

Oni arestis lin en decembro de 1996 akuzante lin pri atako je sia amikino. Tiam li estis juĝita je dujara provtempo. Lin enprizonigis en 1998 lia patro, kiam li rompis la provtempajn kondiĉojn pro troa konsumado de kokaino. La instancoj devigis lin je partopreno en rehabilitado.

Kariero redakti

Li ludis antaŭ la kameraoj unuafoje en 1974, en aĝo de 9 jaroj, en eta rolo apud lia patro. Lia filma kariero komenciĝis en 1984, li ludis la unuan ĉefrolon en 1986 en la milita filma dramo La plotono.

Li ludis en 1988 kun sia frato Emilio en la filmo Filoj de la sovaĝa okcidento. Li ludis en 1989 en la La granda bando, en 1990 en la filmo Cadence li ludis kun sia patro Martin Sheen, en The Rookie kun Clint Eastwood. Li ludis en la unua kaj dua partoj de la komika filmo Hoot shots en 1991 kaj 1993, kio plu famigis lin. Li ludis en 1993 la rolon de Aramis en la Tri musketeroj, poste en 1994 kun Nastassja Kinski en la Terminal Velocity. Li ludis en 1999 mem en la filmo la Being John Malkovich kaj ludis en Scary Movie 3 kaj 4. En tiu lasta ludis ankaŭ lia tiama edzino, Denise Richards. En la serion Spin city li ekludis anstataŭ Michael J. Fox, pro ties malsaneco. Ekde 2003 ĝis 2012 li ludis rolon de Charlie Harper en la serio Two and a Half Men.

Filmoj redakti