Denise Richards

usona aktorino

Denise Lee Richards (n. 17-an de februaro 1971 en Downers Grove, Ilinojso) estas usona aktorino.

Denise Richards
Persona informo
Denise Richards
Naskonomo Denise Lee Richards
Naskiĝo 17-an de februaro 1971 (1971-02-17) (53-jaraĝa)
en Downers Grove
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Downers Grove North High School • El Camino High School vd
Familio
Edz(in)o Charlie Sheen vd
Amkunulo Richie Sambora vd
Infanoj Lola Rose Sheen • Sami Sheen vd
Profesio
Okupo televida aktoro • filmaktoro • modelo • televida personaĵo vd
Aktiva dum 1989– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Denise Richards ĉe evento „Susan G. Komen's 8th Annual Fashion For The Cure“, 2009

Biografio redakti

Denise Richards naskiĝis en Downers Grove, Ilinojso, kiel filino de Joni, kafejo-posedantino kaj Irv Richards, mesaĝ-teknikulo. Ŝia patro estas kimra, ŝia patrino kroata. Ŝi kreskis kune kun siaj gepatroj kaj fratino Michelle unue en Downers Grove kaj poste en Kalifornio. En 1989 ŝi finlernis ĉe El Camino High School en Oceanside, Kalifornio.

Richards komencis karieron kiel modelo ĉe la „Judith Fontaine Modeling & Talent Agency”. Krom ŝia modela kariero, ŝi ankaŭ komencis labori kiel aktorino. Ŝi akiris sian unuan sperton per gast-aperoj en televidserioj. En 1993 ŝi ludis en la sitkomo Seinfeld en la epizodo "La belaj ŝuoj" kiel Molly Dalrymple. En 1994 ŝi havis rolon en la serio Superman - La aventuroj de Lois & Clark. Ŝia unua filma apero komenciĝis kun malgranda rolo en la komedio Loaded Weapon 1 (1993).

Ŝia unua ĉefrolo en filmo estis en 1997 kiel Carmen Ibanez en la agfilmo Starship Troopers kune kun Casper Van Dien. En 1998, ŝi rolludis kun Matt Dillon, Neve Campbell kaj Kevin Bacon en la trilero Wild Things. Ŝi ankaŭ aperis en muzika filmeto de la kanto Canadian Rose de Blues Traveler.

Richards ludis kiel Bond-knabino Dr. Christmas Jones en la filmo aperinta en 1999 La mondo ne sufiĉas kune kun Pierce Brosnan kaj Sophie Marceau. La filmo estis internacia kineja sukceso, sed Richards ricevis pro sia rolo ĝenerale negativajn filmkritikojn. Ŝi ricevis du nomumojn por Ora frambo, el kiu ŝi gajnis unu, kaj en 2008 ŝi estis voĉdonita por la "Plej malbona Bond-knabino de ĉiu tempo" de la revuo Entertainment Weekly. Krom ŝia kineja kariero, ŝi ludis rolojn en televidaj serioj daŭre, ŝi estis videbla inter aliaj en 2001 en Friends kaj Chaos City en du epizodoj de Two and a Half Men (2003-2004).

Komence de la nova jarmilo, Richards ofte ludis rolojn, kiuj parodiis ŝian famon kiel seksa simbolo. En 2001 ŝi ludis Paige en la horora filmo Valentine. Ŝi ludis en tiu inter aliaj, kun David Boreanaz, Katherine Heigl kaj Marley Shelton. En 2003 ŝi havis kameon en Scary Movie 3 kaj ludis malgrandan rolon en Love Actually kun Hugh Grant.

En decembro de 2004, kvin monatojn post naskiĝo de sia filino, ŝi akceptis fotadon por la usona Playboy. En 2001, ŝi estis voĉdonita je dua loko en la listo 100 Plej Seksa Virino fare de por-vira revuo FHM kaj nomata "Plej Seksa Panjo de 2005 de la revuo In Touch.

En 2008, ŝia propra realeca televidserio Denise Richards – It's Complicated ekis en E! Entertainment Television, per kiu ŝi volis forigi negativajn famojn pri si mem el la mondo. Do, vere estis pozitivaj reagoj, sed Charlie Sheen - patro de ŝiaj infanoj - kritikis la spektaklon per la akuzo, ke Richards misuzas la komunajn infanojn por aperi simpatia. La serio daŭris unu jaron.

En 2009, Richards estis partopreninto de la oka sezono de Dancing with the Stars. Ŝia danc-partnero estis Maksim Chmerkovskiy. Tamen la paro jam estis for-elektita de la spektantoj en la dua raŭndo.

De 2013 ĝis 2014 ŝi ĉefrolis en la mallongdaŭra televida serio Twisted la rolon de Karen Desai. En 2019 ŝi prenis la rolon de Shauna Fulton en la televida serio Riĉa kaj bela kaj fariĝis unu el la ĉefrolulinoj ene de la realeca televidserio The Real Housewives of Beverly Hills.

Privata vivo redakti

Ŝi geedziĝis en 2002 kun aktoro Charlie Sheen, kun kiu ŝi ludis jam en la komedio Good Advice (2001). Ŝi naskis en 2004 kaj 2005 iliajn komunajn filinojn. Ili vivis aparte de 2004, oficiale divorcis en decembro de 2006. Ŝi adoptis en 2011 inan bebon. Ekde 2018 ŝi duafoje geedziĝis, kun Aaron Phypers.

Laŭ la stato de 2023 ŝi vivas en la protektita urbeto Hidden Hills, iom pli ol 40 kilometrojn nordokcidente de la urbocentro de Los-Anĝeleso kaj de Holivudo, kun multaj same socie konataj najbaroj.

 
Richards en 1999 ĉe premiero James Bond 007 - The World Is Not Enough

Filmoj redakti

Kinofilmo redakti

Jaro Titolo Rolo Rimarkoj
1993 Loaded Weapon 1 Cindy
1994 Lookin' Italian Elizabeth
Tammy and the T-Rex Tammy
1997 Nowhere Jana
Starship Troopers Carmen Ibanez
1998 Wild Things Kelly Lanier Van Ryan
1999 Drop Dead Gorgeous Rebecca "Becky" Ann Leeman
The World Is Not Enough Dr. Christmas Jones
Tail Lights Fade Wendy
2001 Valentine Paige Prescott
Good Advice Cindy Styne
2002 Empire Trish
Undercover Brother Penelope Snow
The Third Wheel Diana Evans
You Stupid Man Chloe
2003 Love Actually Carla
Scary Movie 3 Annie Logan kameo
2004 Whore Rebecca Smith
Elvis Has Left the Building Belinda
2005 Edmond B-girl
2008 Blonde and Blonder Dawn St. Dom
Jolene Marin Leger
2009 Finding Bliss Bliss/Laura
Kambakkht Ishq mem
Deep in the Valley Autumn Bliss
2011 Cougars, Inc. Judy
2012 Madea's Witness Protection Kate Needleman
Freeloaders mem
2015 Operation: Neighborhood Watch! Denise Sorensen
Christmas Trade Chloe
2016 A Life Lived Elizabeth
2017 A Violent Man Victoria
American Violence Dr. Amanda Tyler
American Satan Kat Faust
Altitude (AKA Hijacked) Gretchen Blair
2018 The Toybox Jennifer
The Prayer Box Karen
Saturday at the Starlight Mrs. Sproat
1st Born Christine
Pistachio Aunt Glo
2019 Reality Queen! Angelina Streisand
Adventures of Dally & Spanky Kelly Banks
My Adventures With Santa Valerie
TBA Switched Victoria Sharp
TBA Saturday at the Starlight Mrs. Sproat
TBA Timecrafters: The Treasure of Pirate's Cove Victoria Dare

Televido redakti

Jaro Titolo Rolo Rimarkoj
1990 Life Goes On Camille Epizodo: "It Ain't All It's Cracked Up to Be"
1991 Saved by the Bell Cynthia Negravulo; epizodo: "The Last Weekend"
Married... with Children Knabino #2 Epizodo: "Kelly Does Hollywood: Part 2"
Doogie Howser, M.D. Alissa Epizodo: "Doogstruck"
1992 Eerie, Indiana Girl #2 Epizodo: "Reality Takes a Holiday"
Beverly Hills, 90210 Robin McGill Epizodo: "Wedding Bell Blues"
1993 The Ben Stiller Show Sunbruniĝanta knabino Negravulo; epizodo: "At the Beach"
Seinfeld Molly Dalrymple Epizodo: "The Shoes"
Bodies of Evidence Jennifer Ivey Epizodo: "Eleven Grains of Sand"
In Living Color nekonata Epizodo: "The Dirty Dozens"
Against the Grain Jodi Collins 2 epizodoj
1994 Burke's Law Jennifer Epizodo: "Who Killed the Beauty Queen?"
Lois & Clark: The New Adventures of Superman Angela Epizodo: "Season's Greedings"
1995 P.C.H. Jess Televida filmo
One West Waikiki Deirdre Mansfield Epizodo: "Flowers of Evil"
High Tide Alex Epizodo: "One on One"
1996 Weird Science Valerie Epizodo: "Funhouse of Death"
Melrose Place Brandi Carson 3 epizodoj
In the Blink of an Eye Tina Jacobs Televida filmo
Pier 66 Colleen Televida filmo
2000 919 Fifth Avenue Cathy Damore Televida filmo
2001 Friends Cassie Geller Epizodo: "The One with Ross and Monica's Cousin"
Spin City Jennifer Duncan 5 epizodoj
2003–04 Two and a Half Men Lisa 3 epizodoj
2004 I Do (But I Don't) Lauren Candell Televida filmo
2005 Sex, Love & Secrets Jolene Butler Ensembla ĉefrolo; 10 epizodoj
2006 Secrets of a Small Town Brenda Rhodes Nevendita televida provo
2008–09 Denise Richards: It's Complicated Mem 17 epizodoj; ankaŭ reĝisoro
2009 Dancing with the Stars Mem Konkuranto; 13 epizodoj
2010 Harry Loves Lisa Mem Gasto
2010–11 Blue Mountain State Debra Simon 18 epizodoj
2012 30 Rock Mem 2 epizodoj
Blue Lagoon: The Awakening Barbara Robinson Televida filmo
Kickin' It Leona Epizodo: "Wedding Crashers"
90210 Gwen Thompson Epizodo: "902–100"
2012–13 Anger Management Lori 2 epizodoj
2013–14 Twisted Karen Desai 19 epizodoj
2014 Fatal Acquittal Nora Grant Televida filmo
2015 A Christmas Reunion Amy Televida filmo; kunproduktisto
Significant Mother Pepper Spinner Epizodo: "Mixed Doubles"
Vanity Marion Bellerose 9 epizodoj
2016 Rock in a Hard Place Heather Epizodo: "Pilot"
Jane the Virgin Mem Epizodo: "Chapter Fifty-One"
2017 Girlfriends' Guide to Divorce Temple Hampton Epizodo: "Rule #776: The Cat Is Always on the Roof"
Tomboy Shelley Televida filmo
2018 Ant & Dec's Saturday Night Takeaway Mem / Gasto Epizodo: "Epizodo #15.6"
Christmas Break-In Heather Televida filmo
Alone Together Jackie Epizodo: "Fertility"
2019–present The Real Housewives of Beverly Hills Mem Ĉefrolulo; 25 epizodoj
2019 The Bold and the Beautiful Shauna Fulton Kontrakta rolo; 64 epizodoj
The Secret Lives of Cheerleaders Candice Televida filmo
BH90210 Mem Epizodo: "The Long Wait"
FraXtur Susan 2 epizodoj , post-produktado

Muzik-videoj redakti

Jaro Kanto Muzikgrupo/Artisto
1985 "The Captain of Her Heart" Double
1997 "Canadian Rose" Blues Traveler
2002 "Undercova Funk" Snoop Dogg
2017 "Lovely Blonde" Sebastien Tellier

Eksteraj ligiloj redakti