Gábor Zsámbéki
Gábor ZSÁMBÉKI [ĵAmbEki], laŭ hungare kutima sinsekvo Zsámbéki Gábor estas hungara teatra reĝisoro, teatrestro kaj altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Zách [zAĉ], lia patro estis János Zách, lia edzino estis Katalin Kőváry.
Gábor Zsámbéki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Zách Gábor |
Naskiĝo | 30-an de decembro 1943 (80-jaraĝa) en Pécs |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1968) |
Familio | |
Patro | János Zách |
Patrino | Judit Almássy (en) |
Edz(in)o | Katalin Kőváry |
Okupo | |
Okupo | teatra reĝisoro teatrestro pedagogo |
Gábor Zsámbéki naskiĝis la 30-an de decembro 1943 en Pécs.
Biografio
redaktiGábor Zsámbéki devenis el aktora familio, tial li jam, kiel infano, ricevis rolojn. Li studis en Teatroarta Altlernejo. Post la diplomo en 1968 li aliĝis al Teatro Csiky Gergely (Kaposvár). Post jardeko li havis gravan taskon en Nacia Teatro (Budapeŝto), sed lia plano ne sukcesis. Li kune kun aliaj aktoroj fondis Teatron Katona József, kiun li estris ĝis 2010. Ekde 1979 li instruas en la Teatroarta Altlernejo. Li ricevis premion Kossuth en 1988, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Elektitaj disĉiploj
redakti- Ágnes Bertalan
- János Csányi (aktoro)
- István Dankó
- Csaba Debreczeny
- János Dégi
- Andrea Fullajtár
- Attila Galambos
- Marina Gera
- Kata Huszárik
- Gergő Kaszás
- Karina Kecskés
- Richárd Kedvek
- Rita Kerkay
- Eszter Kiss
- Edit Majzik
- Emina Messaoudi
- Kornél Mundruczó
- Viktor Nagy (aktoro)
- Éva Naszlady
- Gábor Németh (aktoro)
- Eszter Ónodi
- Ákos Orosz
- Réka Pelsőczy
- Bálint Rada
- Andrea Söptei
- Natasa Stork
- András Stohl
- Marianna Szalay
- Balázs Szántó
- Réka Tenki
- Anita Tóth
- Vilmos Vajdai
- Edit Vlahovics
- Zoltán Zubornyák
Liaj reĝisoraĵoj (elekto)
redakti- Ŝekspiro: Julius Caesar, Henriko la 4-a, Makbeto, Kiel plaĉas al vi, La Gajaj Edzinoj de Vindsoro, Epifanio : aŭ kiel vi volas, Hamleto, La Tragedio de Reĝo Lear, La Vintra Fabelo
- diversaj aliaj teatraĵoj