Andrea Söptei
Andrea Söptei [ŝoptei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Söptei Andrea estas hungara aktoro, voĉoaktoro.
Andrea Söptei | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de junio 1967 (56-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Andrea Söptei [1] naskiĝis la 15-an de junio 1967 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Andrea Söptei frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1990. Ŝia ĉefinstruisto estis Gábor Zsámbéki. Inter 1989 kaj 1996 ŝi apartenis al trupo de Teatro Katona József, poste kelkajn jarojn ŝi ne ligiĝis al teatro. En la teatra jaro 2002 ŝi havis rolojn en Teatro Petőfi (Sopron), poste ŝi estas membro de Nacia Teatro (Budapeŝto). Ŝi ricevis 5 premiojn inter 1994-2017.
Elektitaj teatraj roloj redakti
- William Shakespeare:
- Reĝo Lear - Regan
- Epifanio: aŭ kiel vi volas - Viola
- Hamleto - Ophelia
- Somermeznokta sonĝo - Hippolita
- Rikardo la 3-a - reĝino Elizabeta
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Éva (ina ĉefrolo)
- Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac - Roxane
Elektitaj kinaj filmaj roloj redakti
- ‘‘Az aranyműves boltja’‘ (1991)
- ‘‘A ház emlékei’‘ (2002)
- ‘‘Kaméleon’‘ (2008)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj redakti
- ‘‘Chioggiai csetepaté’‘ (1990)
- ‘‘Folytassa Claudia!’‘ (2003)
- ‘‘Egynyári kaland’‘ (2015)
Dubladaj roloj redakti
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Michelle Pfeiffer, Halle Berry, Kristin Scott Thomas kaj aliaj [2]